Renens
Renens estas ĉefurbo kaj komunumo de la distrikto Okcidento Laŭzana en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 20162 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Renens | |
---|---|
Blazono de Renens | |
Kastelo de Renens | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Okcidento Laŭzana |
Koordinatoj | 46° 32′ 19″ N 6° 35′ 3″ O / 46.53861 °N, 6.58417 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 19″ N 6° 35′ 3″ O / 46.53861 °N, 6.58417 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 20162 |
Areo | 2,96 km² |
Alteco | 415 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1020 |
Komunumkodo | 5591 |
Situa mapo de Renens | |
GeografioRedakti
La komunumo Renens situas okcidente de la urbo Laŭzano iomete norde de la Lago Lemano. La komunumo Renens konsistas el la urbo Renens kaj larĝaj industrizonoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,96 km², de kiuj 2,0% estas kovritaj de arbaro, 3,7% servas por agrikulturo kaj 94,3% por setlado. [2]
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Renens limas en nordnordoriento al Jouxtens-Mézery, en oriento al Prilly, sudo al Laŭzano, en sudokcidento al Chavannes-près-Renens, en okcidento en unu punkto al Ecublens, kaj en nordokcidento al Crissier.
TrafikoRedakti
Tra Renens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj la Vojo de Ĝenevo. Alveturejo al aŭtovojo ekzsistas sude de la urbo al la flanka brako A1a de la svisa aŭtovojo A1. Tra Renens pasas la fervojlinio de Laŭzano al Brigo kun stacidomo en la komunumo kaj krome la urbo estas bone konektita al la loka busreto de Laŭzano.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Renens datiĝas el la jaro 888 kiel in villa Runingis. Dum mezepoko Renens estis havaĵo de la katedrala kapitolo de Laŭzano. Sub la berna regado en la jaro 1555 la Senjoro Claude de Praroman akiris interŝanĝe de Berno la senjorecon pri Renens. En la jaro 1750 la urbo Laŭzano aĉetis la senjorujon. Ĝis 2007 Renens apartenis la la Distrikto Laŭzano. Je la 1-a de januaro 2008 ĝi fariĝis la ĉefurbo de la nova Distrikto Okcidento Laŭzana fondita surbaze de la administra reformo de 2006.[3]
Esperanto-MovadoRedakti
En Renens en 1903 estis fondita la Svisa Esperanto-Societo.
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Renens – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)