Chavannes-près-Renens

komunumo de Svislando

Chavannes-près-Renens estas komunumo en la distrikto Okcidento Laŭzana en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 6995 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Chavannes-près-Renens
Blazono de Chavannes-près-Renens
Blazono de Chavannes-près-Renens
Blazono de Chavannes-près-Renens
Vaŭda kantona arkivejo en Chavannes-près-Renens
Vaŭda kantona arkivejo en Chavannes-près-Renens
Vaŭda kantona arkivejo en Chavannes-près-Renens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Okcidento Laŭzana
Koordinatoj  46° 32′ 3″ N 6° 34′ 37″ O / 46.53417 °N, 6.57694 °O / 46.53417; 6.57694 (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 3″ N 6° 34′ 37″ O / 46.53417 °N, 6.57694 °O / 46.53417; 6.57694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6995
Areo 1,65 km²
Alteco 415 m super marnivelo
Poŝtkodo 1022
Komunumkodo 5627
Mapo de Chavannes-près-Renens
Mapo de Chavannes-près-Renens
Situa mapo de Chavannes-près-Renens
vdr

Geografio redakti

La komunumo Chavannes-près-Renens situas sur altebenaĵeto inter la rojoj Sorge kaj Mèbre, proksimume 5 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj 2 kilometrojn norde de la Lago Lemano.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,65 km², de kiuj 6,0% estas kovritaj de arbaro, 24,7% servas por agrikulturo kaj 65,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Chavannes-près-Renens limas en nordoriento kaj oriento al Renens, en sudoriento al Laŭzano, kaj en okcidento al Ecublens.

Trafiko redakti

Tra Chavannes-près-Renens pasas konekta vojo inter la kantonaj ĉefvojoj 9 en nordo kaj 1 en sudo, kaj la svisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alveturejo situas 1 kilometron norde de la komunumo. Pere de du haltejoj de la laŭzana metrolinio M1 la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Krome rekte apud la norda komunumlimo situas la stacidomo de Renens kaj ankaŭ lokaj buslinioj pasas tra la komunumo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Chavannes-près-Renens datiĝas el la jaro 1272 kiel Chavanes. En Chavannes-près-Renens estis trovitaj diversaj objektoj el la bronzepoko kaj romia epoko kaj la frua mezepoko. Dum mezepoko pluraj nobelaj familioj kaj la katedrala kapitolo de Laŭzano posedis bienojn kaj rajtojn en Chavannes. La loĝantoj de Chavannes ek de 1368 apartenis al la flago Pont de Laŭzano. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la Voktejo Laŭzano. Ek de 1798 ĝi apartenis ĝis fine de 2007 al la Distrikto Morges. Kun efiko de la 1-a de januaro 2008 Chavannes-près-Renens estis surbaze de la administra reformo de 2006 atribuita al la nova Distrikto Okcidento Laŭzana.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti