Crissier

komunumo de Svislando

Crissier estas komunumo en la distrikto Okcidento Laŭzana en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 7318 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Crissier
Blazono de Crissier
Blazono de Crissier
Blazono de Crissier
Kafejo komunuma domo en Crissier
Kafejo komunuma domo en Crissier
Kafejo komunuma domo en Crissier
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Okcidento Laŭzana
Koordinatoj  46° 33′ 14″ N 6° 34′ 36″ O / 46.55389 °N, 6.57667 °O / 46.55389; 6.57667 (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 14″ N 6° 34′ 36″ O / 46.55389 °N, 6.57667 °O / 46.55389; 6.57667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7318
Areo 5,51 km²
Alteco 467 m super marnivelo
Poŝtkodo 1023
Komunumkodo 5583
Mapo de Crissier
Mapo de Crissier
Situa mapo de Crissier
vdr

Geografio redakti

La komunumo Crissier situas en la sudo de la Vaŭda Mezlando, proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano, proksimume 5 kilometrojn sude de la Lago Lemano. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,51 km², de kiuj 25,9% estas kovritaj de arbaro, 25,5% servas por agrikulturo kaj 48,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Crissier limas en nordo al Sullens, en nordoriento al Cheseaux-sur-Lausanne, en oriento al Jouxtens-Mézery, en sudoriento al Renens, en sudokcidento al Ecublens, en okcidento al Bussigny-près-Lausanne, en nordokcidento al Villars-Sainte-Croix, kaj en nordnordokcidento al Mex.

Trafiko redakti

Tra Crissier pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj la svisa aŭtovojo A1, kiu disponas pri alveturejo sur la komunuma teritorio. La stacidomo de Renans situas rekte sude de la komunuma limo. La komunumo mem per la loka busreto de Laŭzano estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Crissier datiĝas el la jaro 1199 kiel Crissiaco. Ja dum la bronzepoko en la 2-a kaj 3-a jarmilo antaŭ Kristo en Crissier ekzistis setlejo sur la tereno sur Châtelard. Dum romia epoko apud Crissier pasis romia armevojo. Estist trovitaj restaĵoj de romia vilao sur la komunuma teritorio. Dum mezepoko Crissier estis feŭdo de la katedrala kapitolo de Laŭzano. En la jaro 1595 Crissier estis akirita de Isbrand de Crousaz kaj fariĝis aparta senjorujo. En la jaro 1732 Berno reprenis la feŭdon kaj submetis la komunumon al la Voktejo Laŭzano. De la Helveta Revolucio de 1798 ĝis la administra reformo de 2006, kiu efektiviĝis la 1-a de januaro 2008 Crissier apartenis al la Distrikto Laŭzano. Ek de 2008 ĝi estas parto de la nova Distrikto Okcidento Laŭzana.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti