Hilfikon
Hilfikon | |
---|---|
Kantono | Argovio |
Komunumo(j) | Villmergen |
Koordinatoj | 47° 20′ 0″ N 8° 15′ 0″ O / 47.33333 °N, 8.25000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 0″ N 8° 15′ 0″ O / 47.33333 °N, 8.25000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 251 |
Areo | 1,72 km² |
Alteco | 479 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5613 |
Pri la komunumoRedakti
Hilfikon estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 251 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 Hilfikon estis integrita al la politika komunumo Villmergen kaj ĉesis tiam ekzisti kiel aŭtonoma politika komunumo.
GeografioRedakti
La tre kampara vilaĝo situas sur la orienta deklivo de la montoĉeno Rietberg. Ĝin akvigas la rivereto Erusbach, kiu en Dottikon alfluas al Bünz.
Najbaraj komunumoj antaŭ la integriĝo al VillmergenRedakti
Ĝis la aliĝo al Villmergen Hilfikon limis en nordo al Villmergen, en oriento al Büttikon, en sudo al Sarmenstorf, kaj en okcidento al Seengen.
TrafikoRedakti
Tra Hilfikon pasas la kantona ĉefvojo de Wohlen al Muri. Ĝis la jaro 1997 la komunumo disponis pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Wohlen al Meisterschwanden. Tiun linion oni en 1997 anstataŭis per aŭtobuso.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Hilfikon datiĝas el la jaro 924 kiel Hilfiniswilare. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 Hilfikon estis integrita al la komunumo Villmergen.