Ottenbach ZH

komunumo de Svislando
- La mallongigo ZH en Ottenbach ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Ottenbach..

Ottenbach ZH
Blazono de Ottenbach ZH
Reformita preĝejo de Ottenbach ZH
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Affoltern
Koordinatoj  47° 16′ 54″ N 8° 24′ 15″ O / 47.28167 °N, 8.40417 °O / 47.28167; 8.40417 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 54″ N 8° 24′ 15″ O / 47.28167 °N, 8.40417 °O / 47.28167; 8.40417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2296
Areo 8,98 km²
Alteco 409 m super marnivelo
Poŝtkodo 8913
Komunumkodo 0011
Mapo de Ottenbach
vdr

Pri la komunumo redakti

Ottenbach ZH estas komunumo en la distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 2296 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

Ottenbach situas en la Reussvalo je la deklivo de la monteto Isenberg. Ĝi estas la plej okcidenta komunumo de la Kantono Zuriko.

Trafiko redakti

Per poŝtaŭtobuso Ottenbach estas konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio redakti

Pratempo redakti

Tombmonteto en la setlejo Lanzen, kaj romia bieno ĉe la monteto Isenberg kaj tompkampo el la tempo de la popolmigrado en la setlejo Steinern indikas al prehistoria setlado en la regiono. Unua skriba mencio de Ottenbach datiĝas de la 18-a de aŭgusto 831 en dokumento de la Monaĥejo Sankt-Galo sub la nomo Marcha Hottumbacharia.

Mezepoko redakti

En la jaro 1027 kaj 1028 grafino Ida de Habsburgo donacis al la Monaĥejo Muri posedaĵojn en Ottenbach. En la jaro 1169 aperis la nomo Arnoldus de Ottonbac, en 1255 Hottenbach kaj en 1278 finfine Ottenbach. En la jaro 1226 estis menciita la unua pastro kaj en 1234 la unua preĝejo en Ottenbach. Du servutbienoj transiris el la posedaĵo de la kavaliro Walther de Liela en la jaro 1242 kaj de la nobela Johano de Schnabelburg en la jaro 1267 al la havaĵo de la Abatejo Kappel.

Malfrua mezepoko redakti

La servutbienoj kiel plej grava organiza strukturo malaperis kaj estiĝis unueca juro por ĉiuj loĝantoj de la vilaĝo. En la jaro 1406 la urbo Zuriko aĉetis la voktejon de Maschwanden. Per tio Ottenbach falis sub la povo de la urbo Zuriko. En la jaro 1485 la nuna preĝejo estis grantigita en malfrugotika stilo. Por tio laŭdire oni utiligis ŝtonojn de templo de la romia diino Isis, kiu iam staris sur la monteto Isenberg. Ek de la jaro 1519 pastoro Johannes Klinger reformigis la komunumon Ottenbach. Li mortis kune kun Zvinglo en la jaro 1531 dum la Batalo de Kappel. En la jaro 1661 la unua lernejo estis konstuita en Ottenbach. En la 18-a jarcento la vilaĝo detruiĝis plurfoje per teruraj fajroj. Dum vilaĝa fajro en la jaro 1753 22 domoj kaj 16 garbejoj forbrulis.

Helveta Respubliko kaj nuntempo redakti

En la jaro 1799 dum la epoko de la Helveta Respubliko Ottenbach estis konstituita kiel politika komunumo. En la jaro 1847 la 5 setlejoj supre de la kampo disiĝis de Ottenbach kaj fondiĝis la komunumo Obfelden. En la jaro 1864 la unua ponto trans la rivero Reuss estis konstruita. La nuna ponto estis konstruita en la jaro 1955.

Eksteraj ligiloj redakti