Andelfingen ZH
- La mallongigo ZH en Andelfingen ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Andelfingen. |
Andelfingen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Andelfingen |
Koordinatoj | 47° 35′ 42″ N 8° 40′ 45″ O / 47.59500 °N, 8.67917 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 35′ 42″ N 8° 40′ 45″ O / 47.59500 °N, 8.67917 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1722 |
Areo | 6,65 km² |
Alteco | 370 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8450 |
Komunumkodo | 0030 |
Pri la komunumo
redaktiAndelfingen estas la ĉefloko de la samnoma distrikto en la Kantono Zuriko.
Geografio
redaktiAndelfingen situas en la centro de la Zurika Vinlando sude de la rivero Turo en la centro de la Zurika Vinlando inter Ŝafhaŭzo kaj Vinterturo.
Trafiko
redaktiAndelfingen troviĝas sur la regiona trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ŝafhaŭzo tra Vinterturo al Zuriko kaj havas ligon al la nacia aŭtoŝoseo A4.
Historio
redaktiArkeologoj malkovris en Andelfingen laborilojn el la ŝtonepoko kaj restaĵon de ceramikaĵoj el la bronzepoko en loko kiu nomiĝas Auf Bollen. Tie ankaŭ ekzistas restaĵo de setlejo de la 12-a jarcento antaŭ kristo.
La unua dokumenta mencio de Andelfingon datiĝas el la jaro 1248 kiel Andelfingon.
La Kastelo Andelfingen apartenis al la filoj de la imperiestro Albrecht, kiu ĝin pandigis en la jaro 1377 al la Sinjoro de Landenberg. La Landenberganoj vendis Andelfingen en la jaro 1434 al la urbo Zuriko. Ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio Andelfingen estis kamparvoktejo.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti