Schönenberg ZH
![]() |
- La mallongigo ZH en Schönenberg ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Schönenberg.. |
Schönenberg | |
---|---|
Dosiero:Sihlsprung en Schoenenberg.jpg Sihl post Sihlkatarakto en Schönenberg ZH | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Horgen |
Koordinatoj | 47° 11′ 39″ N 8° 38′ 41″ O / 47.19417 °N, 8.64472 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 11′ 39″ N 8° 38′ 41″ O / 47.19417 °N, 8.64472 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1930 |
Areo | 11,0 km² |
Alteco | 714 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8824 |
Komunumkodo | 0140 |
Pri la komunumoRedakti
Schönenberg ZH estas komunumo en la distrikto Horgen en Kantono Zuriko, Svislando. Kun 1930 loĝantoj je la 31-a de decembro 2007, ĝi apartenas al la pli malgrandaj komunumoj de la distrikto.
GeografioRedakti
Schönenberg situas sur la suda flanko de la montĉeno Zimmerberg. Temas pri flankmoreno de la glaciepoka Lindt-Glaĉero. Dank ĝia situo la komunumo situas aŭtune plej ofte super la vala nebulo. La plej profunda punkto de la komunumo torviĝas en la Sihlvalo kaj sur ĝia teritorio troviĝas la Sihlkatarakto.
TrafikoRedakti
Schönenberg per poŝtaŭtobusoj al Horgen kaj Wädenswil estas konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.
HistorioRedakti
Unua dokumenta mencio de setlejo en Schönenberg ZH okazis en la jaro 1247. En la jaro 1287 la regnejo Wädenswil, al kiu tiam Schönenberg apartenis, estis vendita de la Libersinjoro Rudolf la 3-a pro monmanko al la johanitoj de Bubikon. Wädenswil fariĝis komandorejo de la johanitanoj. Post la reformacio la johanitanoj vendis Wädenswil kun ĉiuj rajtoj al la urbo Zuriko.
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de la komunumo Schönenberg
- Schönenberg ZH en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale