Hütten ZH

komunumo de Svislando
- La mallongigo ZH en Hütten ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Hütten..

Hütten ZH
Blazono de Hütten
Albis-Ĉeno, Hütten troviĝas en la mezo de la bildo malantaŭ Albis
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Zuriko
Distrikto Horgen
Koordinatoj  47° 10′ 28″ N 8° 39′ 59″ O / 47.17444 °N, 8.66639 °O / 47.17444; 8.66639 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 28″ N 8° 39′ 59″ O / 47.17444 °N, 8.66639 °O / 47.17444; 8.66639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 913
Areo 7,24 km²
Alteco 729 m super marnivelo
Poŝtkodo 8825
Komunumkodo 0134
Mapo de Hütten
vdr

Pri la komunumo redakti

Hütten ZH estas la plej malgranda komunumo de la distrikto Horgen en la Kantono Zuriko, Svislando. Je la 31-a de decembro 2007 ĝi havis 913 loĝantojn.

Geografio redakti

Hütten situas sur la montoĉeno Zimmerberg tute en la sudo de la distrikto Horgen kaj do estas la plej suda komunumo de la Kantono Zuriko. Je la suda flanko en natura ujo troviĝas la Lageto de Hütten, kies suda bordo troviĝas sur tereno de la vilaĝo Samstagern en la komunumo Richterswil.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,24 km², de kiuj 36,2% estas kovritaj de arbaro, 54,05 servas por agrikulturo kaj 3,2% por setlado. 2,3% estas trafiksurfaco kaj 3,2% akvejoj. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

Hütten limas en nordoriento al Richterswil, en oriento al Wollerau (SZ), en sudoriento al Feusisberg (SZ), en sudo al Oberägeri (ZG), en sudokcidento al Menzingen (ZG), kaj en nordokcidento al Schönenberg.

Ekonomio redakti

La plej granda parto de la komunuma areo estas agrikultura tereno kaj agrikulturo precipe bovbredado kaj fruktplantado estas la ĉefa enspezfonto de la komunumo.

Trafiko redakti

Hütten troviĝas en la plej suda parto de la teritorio de la Zurika Trafik-Unio. Ĝi estas ligita per Poŝtaŭto kun la komunumo Wädenswil.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Hütten okazis en la jaro 1270 kiel ze dien Hütten. Oficiale fondita estis la politika komunumo en la epoko de la Helveta Respubliko la 15-an de decembro 1799, kiam okazis la unua komunuma asembleo. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti