Landkomunumo

(Alidirektita el Komunuma asembleo)

La landkomunumo (germane: Landsgemeinde) estas la plej rekta formo de demokratio, kie la popolo en publika asembleo rekte decidas pri la leĝoj kaj elektas sian registaron. Landkomunumo estas tradicia svisa administra institucio. Je kantona nivelo landkomunumo hodiaŭ post ĝia malfondo en Apencelo Ekstera (1997) kaj Obvaldo (1998) ekzistas nur ankoraŭ en la kantonoj Glaruso kaj Apencelo Interna. En antaŭa tempo en multaj kantonoj de Svislando la registaro baziĝis sur la landkomunumo. Kun la kreskanta loĝantaro tamen la funkciado de la landkomunumo malfaciliĝis kaj evidente ankaŭ ekzistis kritikaj voĉoj kontraŭ tia administraciformo.

Landkomunumo de Glaruso la 5-an de majo 2014

Je regiona nivelo landkomunumo ankoraŭ ekzistas en diversaj distriktoj de la kantonoj Ŝvico kaj Grizono. Fakte ankaŭ la komunumaj asembeloj en malgrandaj kaj mezgrandaj svisaj komunumoj estas landkomunumoj. La landkomunumo similas al la frudemokrata malnovgermana thing aŭ la popolasembleo en la antikva Ateno.