Monumentoj ĉe Rudelsburg

Dum la Germana Imperiestra Regno kaj ankoraŭ post la Unua mondmilito starigis la ligoj de studentaj korporacioj KSCV kaj VAC kvar gravajn monumentojn antaŭ Rudelsburg en Bad Kösen, Germanujo. En julio 1951 komunistoj eksplodigitis ilin..[1] La kadukaj kaj veprekovritaj restoj post Turniĝo ĝis 2007 liberigitis, renovigitis, rekonstruitis laŭeble. Simila reviviĝo faritis ĉe la monumento de la studentaj korporacioj (Eisenach) en najbara Turingio.

Inter la du mondmilitoj

Studentaj tradicioj tieaj promociiĝis ankaŭ danke al la agado de la gastejestro Gottlieb Wagner. Konata estas studenta kanto laŭdanta la najbarajn burgojn Rudelsburg kaj Saaleck Dort Saaleck, hier die Rudelsburg.[2]

Obelisko imperiestra (Kaiserobelisk) redakti

Je la honoro de la en 1888 mortinta unua germana imperiestro Vilhelmo la 1-a senvualigitis en la 25.5.1890 Kaiserstein. Ĝin kreis Ernst Paul el Dresdeno. Ĝi reprezentas la fazon de vilhelmismo de la germanaj korporacioj. Kovrite dum GDR-tempo ĝi liberigitis de arbustoj en 1990 kaj restaŭritis inter 1996 kaj 1998. La portretoreliefo kaj la dediĉvortoj detruite en 1953 nove faritis.[3]

Monumento por en 1870/71 falintoj (Gefallenendenkmal) redakti

 
Krono de la memorigilo pri falintaj soldatoj

Por memori la falintajn korporacianojn de la Francia-Prusia Milito KSCV komisiis monumentokreon. Konatas nomoj kaj korporaci-apartenecoj de 145 viroj.[4] Financis ĝin nur la tiam aktivaj studentoj pro ankoraŭa manko de studintaj sekcioj ene de la korporaciaro. Finite en nur du monatoj ĝi estis en tuta Germanujo la unua specife studentomonumento tiutema. Inaŭguro solena estis ĉe Kösener Congress de 1872.

Ĝia iam 14,5 alta superkonstruaĵo estis simbola: la kvar platformaj anguloj reprezentis la germanajn reĝolandojn, la 25 balustroj la federaciajn shtatojn. La postamento ĉiuflanke montris enskribaĵojn sur marmoraj platoj kun dediĉoj kaj nomoj de 138 (aŭ 234) militpartoprenintoj. La 6,5 metrojn alta venkokolono kun la Horaco-citaĵo pri dolĉa merito morti por la patrujo (Dulce et decorum est pro patria mori) dekoraciitis de orumita regna aglo kun diametro de 2,3 metroj.

Dume la kolono detruitis en 1953 restis la soklo. Laŭ peto de la VAC-komisiito pri monumentoj serĉis kaj trovis pioniroj de Bundeswehr el Weißenfels en la jaro 2000 la suprajn kolonerojn ene de la rivero Saale.[5] La aglo dissplitiĝis. La regajno de la aĵoj el la rivero estis komplike ĉar Saaletal-fervojtaluso malebligis la uzon de ĉiaj sav-instrumentoj. Pecetoj de la krono trovitis ankoraŭ antaŭ 1990 de svisa studentkorporacia historiisto ĉe la piedo de la monumento. Lia ŝtataneco faciligis esplorojn siajn. En 1977 li donacis la trovitaĵojn al la nuna posedanto kiu petis skulptiston kunmeti ĉiujn pecojn. La iam kvar kronoj de la nemortontoj havis bendojn kaj ornmis la angulpalistbukoj de la balustrado.

La restaŭradoj ekis en 1995 daŭrinta ĝis 2007. Tiam muntitis ankaŭ novaj granittabuloj kun la nomoj de la soldatoj. Por lasi videbla la detrubarbarecon komunisman oni intence rezignis pri kompleta rekonstruo.[6]

Monumento de la juna Bismarck (Jung-Bismarck-Denkmal) redakti

 
Bismarck kiel studento kun hundo Ariel

En 1895/96 starigitis de la malaktivula unuiĝo Verband Alter Corpsstudenten kune kun VAC monumento por Otto von Bismarck okaze de la 80-a datreveno naskiĝtaga pri li dum studentaj tagoj. Bismarck mem mebmris ĉe la korporacio Corps Hannovera Göttingen. De ĉiuj skulpturoj bismarck-aj temis pri la unusola bildiganta la junan Bismarck-on en bronzo dum li sidas en leĝera pozicio kun la korporacirubando ĉebruste kaj portas studentan spadon. Apudas lia dogo nome Ariel. Tia monumento de juna studento vekis diskutadojn: sed li mem konsentis al tio en la 27.4.1895. Faris ĝin la skulptisto Norbert Pfretzschner. En 1951/52 damaĝis ĝin politike blindigitaj anoj de Freie Deutsche Jugend. Ankoraŭ dum GDR-tempo savis la fundamentan ŝtonon kun dokumentoj kaj studenta ĉapo de Bismarck eostaj historiemaj studentoj el la soklo. Post Turniĝo ili transdonitis al Kösener SC-Verband. En la 29.5.1998 anoj de la korporacio Corps Hannovera Göttingen donacis por la sama loko memorkonstruaĵon.

Postgisado originalo inaŭguritis en la 1.4.2006 fare de KSCV en ĉeesto de Curt Becker, ministro pri justico de Saksio-Anhaltio; la laboraĵon faris Kunstgießerei Otto Strehle el Winhöring.[7] Tiam ĉeestis pluse multaj embroj de la menciita korporacio el Göttingen. Suvenirŝtelistoj kaj vandaloj intertempe redamaĝis la artaĵon. En la ĉirkaŭbarilo encizelitis ĉiuj emblemoj de la korporacioj financintaj la rekonstruon.

Leona monumento (Löwendenkmal) redakti

En la ŝtonrompejo antaŭ Rudelsburg, sur la grundo de la malposta antaŭburgo, starigitis en 1926 leona monumento por honori la 2.360 korporacianoj falintaj dum la Unua mondmilito.[8] Videblas reliefo de batalema leono de super natura grandeco tuŝite de lancoj kaj turiniĝinte okcidenten (en la direkto de Franclando). Kreis gin la berlina skulptisto Hermann Hosaeus kun la helpo de la arĥitekto berlina Erich Blunck. Transprenis la realigon la firmao Philipp Holzmann AG. Kiam ĝi inaŭguritis en la 26.10.1926 estis surloke ĉiuj 116 korporacio de Kosener SC, krome Max Le Blanc de la Universitato de Lepsiko kaj Paul Menzer de la Universitato de Halle kaj la urbestroj de Bad Kösen kaj Naumburg. La memordevizo estas de Theodor Körner.[9] Post Turniĝo la monumento tute de plantoj ĉirkaŭita restaŭritis kaj ricevis novajn memortabulojn pri la falintoj el ambaŭ mondmilitoj.

Alianco-ŝtono (Allianzstein) redakti

De la korporacioj anantaj ĉe Rudelsburger Allianz starigitis en 1997 memorŝtono okaze de la 10-a datreveno de la unua publika sinprezento de GDR-korporacioj ĉe Rudelsburg. Jam en 1987 troviĝis apud la bismarck-aĵo eta betonsthono: tiu ĉi malnova aliancŝtono daŭre estas tie.

Kugler-tabulo redakti

Pri Franz Theodor Kugler ankaŭ memoratas, kiu verkis en 1826 sur Rudelsburg la faman popolkanton An der Saale hellem Strande.

Literaturo redakti

  • Christian Kahlenberg: Trümmer in der Saale. Das Gefallenendenkmal der Kösener Corpsstudenten (1870/71). Einst und Jetzt, Jahrbuch des Vereins für corpsstudentische Geschichtsforschung, Bd. 47 (2002), p. 313–319.
  • Rüdiger Kutz: Die Chronik der Rudelsburg und ihrer Denkmäler. Verein für corpsstudentische Geschichtsforschung - Einst und Jetzt, kajero speciala 1993

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Stern, Heft 30, 29.6.1951
  2. Kantoteksto de Hermann Allmers kiu verkis ĝin en l a 29.6.1853 post restado ĉe la Burgkeller-korporacio en Jena kaj posta migrado tra la Saale-valo. Dediĉo faritis eksplicite al la anoj de tiu ĉi korporacio.
  3. Jen la teksto: Dem Andenken seiner Majestät des hoĉseligen Kaisers Wilhelm I. In Treue und Verehrung - Die deutschen Corpsstudenten - Pfingsten 1890
  4. Jahresbericht des Gesamt-Auschusses des Verbandes alter Corpsstudenten für 1900, p. 19–22
  5. Denkmal-Ensemble an der Rudelsburg nun komplett. Ĉe: Corps 4/2007, p. 29.
  6. Denkmal-Ensemble an der Rudelsburg nun komplett. Ĉe: Corps 4/2007, p. 29.
  7. Einweihung des Jung-Bismarck-Denkmals. Ĉe: Corps 2/2006, p. 11-12
  8. La dediĉenskribaĵo estas la jena: Seinen Brüdern die mehr als zweitausend 1914-1918 für Deutschland fielen - schuf dieses Denkmal der Kösener S.C.
  9. Sie hielten aus in Kampf und Sturmeswettern / Und standen treu bei Tugend, Recht und Pflicht. Das Schicksal kann die Heldenbrust zerschmettern, / Doch einen Heldenwillen beugt es nicht.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Denkmäler bei der Rudelsburg en la germana Vikipedio.