Monumento de la studentaj korporacioj (Eisenach)

La Monumento de la studentaj korporacioj (germane: Burschenschaftsdenkmal) troviĝas sur monteto en Eisenach. Laŭ la opinio de multaj ĝi estas monumento de nacia graveco pri la proceso de la iĝo de germana nacia ŝtato dum la tuta 19-a jarcento.

La monumento sur monteto en Eisenach.
La plafona pentraĵo pri la batalo de la Azoj.
La monumento, el la proksimeco.

Fono politika redakti

Sur la pinto de Göpelskuppe inaŭguritis en 1902 solene, fare de la Asocio de germanaj studentaj korporacioj, monumento omaĝe al la patruja engaĝiĝo de studentoj. Ĝi viziteblas ĉiun tagon inter 10

La monumento staras majeste kontraŭe al la Wart-burgo, kie unuiĝis en la 18-a de oktobro 1817 - kvar jarojn post la Batalo de Leipzig - pli ol 500 korporaciitaj studentoj dum la t.n. Wartburgfesto. La monumenton oni eniris tra peza pordo el fero super kiu esta inĉizitaj la vortoj Dem geeinten Vaterland - Por la unuigita patrujo. Ene super la eniro videblas la dediĉo de la tuto per jenaj vortoj: Den deutschen Jünglingen und Männern, die nach den glorreichen Befreiungskriegen den Gedanken der nationalen Einigung faßten und ins Volk trugen, die in trüben Zeiten der Verdächtigung und der Verfolgung an ihm festhielten, ihn hegten und für ihn stritten, die in heißen Völkerkämpfen ihr teueres Blut für seine Verwirklichung vergossen und die ihn in großer Zeit durch Willenskraft, Feldherrnkunst und Staatsweisheit zu schöner That werden ließen, weiht dieses Denkmal in unauslöschlicher Dankbarkeit die Deutsche Burschenschaft.[1]

Post la realigita (et)germana unuiĝo redakti

Per la fondo de la Germana Regno en 1871 la revo realiĝis. Post la unuiĝo de la plej gravaj studentaj korporacioj en 1881 la plano starigi monumenton honore al la en 1870/71 falintaj studentoj konkretiĝis. Sed oni intencis fari ion nekutiman. Tia monumento estu dediĉita al ĉiuj partoprenintaj en la germana unuiĝo. Sekve oni baldaŭ fondis en Eisenach la societon Burschenschaftsdenkmalverein.

La akceptita plano estis de tiutempe ankoraŭ juna sed tamen konkursgajninta arkitekto Wilhelm Kreis. La baza plano de la 33 metrojn alta monumento estas la intima kunstaro de la en la Regno unuiĝintaj triboj - pro tio la fortaj kolonoj kiujn tenas kune alta tamburo kaj plialtigas krono. La arkitravo portas la moton de la studentaro: Freiheit, Ehre, Vaterland - Libereco, honoro, patrujo.

Konstrumaterialo estis konka kalko el Meiningen-Dreißigacker. Jam dum la fazo de planado la arkiteko kunlaborigis renomitajn artistojn kiel ekz. Otto Gussmann, profesoro el Dresden kiu ankaŭ apartenis al la artista rondo Die Brücke. De li estas la ornamaĵoj secesistilaj de la en 1992 reproduktitaj fenestroj kiel ankaŭ la plafona pentraĵo montranta la batalon de la Azoj kun la potenculoj de la malhelo - paralelo al la kreado de germana nacia ŝtato.

La interno aranĝitis kiel solena memorighalo: videblis statuoj de lia grandduka moŝto Carl August kaj la renovigintoj de la Regno. Sur la tabuloj estis ankaŭ skribitaj la nomoj de falintaj korporaciuloj, de gravaj korporaciuloj el la komenco de la studenta korporaciigo kaj de iliaj inspirintoj. Sen antaŭjuĝo neniu estu forgesitu kiu batalis iel ajn por la granda celo de unuiĝo.

Sorto en la kuro de la 20-a jarcento redakti

Komenciĝis la konstruo en somero de 1900. La solena inaŭguro en la 22-a de majo 1902 faritis per procesio disde la centra bazarplaco de Eisenach surmonten. La Duan Mondmiliton la monumento sendomaĝe travivis, sed dum la GDR-tempo la oficiala politiko ege malŝatis ĝin kiel signon de germana unuiĝo. Ekzistis diversaj planoj de aliaranĝado aŭ eĉ de eksplodigo. La vitraloj detruitis kaj la statuoj ene estis frakasitaj kaj fortransportitaj.Tamen estis ankaŭ tiutempe historiemuloj kiuj substrekis la gravecon historian de la monumento tial ke oni lasis ĝin simple kadukiĝi. Nur en 1986 privata interesrondo ĉirkaŭ la inĝeniero Lehmann el Eisenach faris unuajn paŝojn de konservo.

Revivigo post la politikaj ŝanĝoj redakti

Pro malfrua eksproprietigo de la monumento kun la Burschen-domo (la nuna hotelo Berghotel) ne antaŭ la 1953-a jaro, aktivuloj sukcesis en 1990 - post komplikegaj intertraktoj - revenigi la tuton (monumento+hotelo) en la posedon de la korporaciaro studenta.

Ekde 1991 komenciĝis la restaŭradlaboroj de la ege damaĝita monumento, kion ebligis ne nur mondonacoj de privatuloj sed ankaŭ subvencioj de la Liberŝtato Turingio post la Turniĝo: ĉar temis pri refaro de monumento de nacia graveco! En 2006 reproduktitis ankaŭ la plafona pentraĵo fare de la turingiano Gert Weber. En la 24-a de marto 2007 estis la reinaŭguro post 16 jarojn daurxinta restaŭrado. Monumento memoriga kaj admona pri la nacia unuiĝmovado de la 19-a jarcento kun harmonieco inter arkitekturo kaj arto denove brilas kaj dokumentas la pensmanieron de la plejmulto de la tiutempa universitatanaro. Post Turniĝo reviviĝis ankaŭ la monumentoj ĉe Rudelsburg, gravegaj atestiloj pri la historio de studentaj korporacio en Saksio-Anhaltio.

Piednotoj redakti

  1. Traduko: Por la germanaj junuloj kaj viroj kiuj post la gloraj kontraŭnapoleonaj militoj ekpensis pri nacia unuiĝo kaj ekpopularigis tiun ĉi ideon en la popolo; kiuj dum malhelaj tempoj de suspekto kaj persekuto restis fidelaj al tiu ideo, karesis ĝin, batalis por ĝi; kiuj en la plej akraj bataloj verŝis la sangon por ties realigo kaj en granda momento - danke al firma volo, strategia arto kaj ŝtata saĝeco - realigis ĝin: al tiuj ĉiuj konsekras tiun ĉi monumenton la Germana asocio studentara.

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo