La azoj (Pranorvege/praislande aesir, singulare áss) estis unu el la du ĉefaj di-familioj; la alia estis la vanioj.

Azoj
Norse mythical group of characters • panteono
Informoj
vdr

Inter la azoj oni trovas la du diojn plej gravajn kaj en mito kaj en kulto: Thórr kaj Ódhinn; cetere ankaŭ Baldr, Týr, Ullr kaj aliaj, sed strikte dirite ne Njórdhr, Freyr kaj Freyja, kiuj vivis inter la azoj sed mem estis vanioj.

Inter la azinoj, plej gravaj estis la edzinoj de Ódhinn, Thórr kaj Baldr, nome Frigg, Sif kaj Nanna.

Funkcie, la azoj estis ligitaj ĉefe al potenco kaj milito, la vanioj al fekundeco.

Pri milito inter azoj kaj vanioj estas rakontite en la mito pri Gullveig. Pri la fono de tiu mito ekzistas pluraj teorioj. Laŭ unu el ili, eble la kulto de la vanioj estis pli praa ol tiu de la azoj, kaj do eblus ke la mito spegulas pratempan konflikton inter du kultoj.

Azoj kaj vanioj, male al la dioj de multaj aliaj religioj, ne estis senmortaj. Dum ĉi tiu epoko, ili protektas sian junecon manĝanta la pomojn de Idhunn, sed en ragnarökr ili falos, kun malmultaj esceptoj.

Komparu kun helenaj titanoj.


Eksteraj ligiloj redakti