Freja
(Alidirektita el Freyja)
Freja estas diino laŭ nord-ĝermana mitologio, el parenco nomata la vanioj (svede vanerna). La patro de Freja estas Njordo, la dio de la maro. Freja havas ĝemelon nomata Frejo (aŭ Frö). Freja ludas gravan rolon kiel diino de amo kaj fekundeco kaj havas plurajn kromnomojn.
Freja | |
---|---|
nord-ĝermana diaĵo • dio pri fekundeco • milita dio • diino | |
Verko | nord-ĝermana mitologio |
Informoj | |
Originala nomo | Freyja |
Eble sama | Ēostre |
Sekso | ina |
Religio | nord-ĝermana mitologio |
Loĝloko | Fulkvangro |
Familio | Vanioj |
Patro | Njórðr |
Gefratoj | Frejo |
Edzo/Edzino | Óðr |
Kunulo | Odino |
Infanoj | Gersemi • Hnosso |
En pluraj lingvoj vendredo estas nomata de Freja (kaj/aŭ Frej), ekzemple svede (fredag), germane (Freitag), nederlande (vrijdag), angle (friday) k.t.p.