An der Saale hellem Strande
An der Saale hellem Strande (laŭvorte: Ĉe la hela bordo de rivero Saale) estas germana popolkanto kiun verkis en 1826 Franz Theodor Kugler sur Rudelsburg. Por ĝi li uzis la melodion (op. 27, nr. 1) de Friedrich Ernst Fesca. La melodio origine faritis por teksto de Friedrich Müller, Soldatenabschied (Heute scheid ich, morgen wandr’ ich).[1]
Referencatas enkante krom pri Rudelsburg mem antaŭ ĉio pri la ĉirkaŭaĵoj de Halle (Saale): unu el la en la unua strofo menciitaj kasteloj estas Burgo Giebichenstein, la alia Moritzburg. Laŭ kelkaj fakuloj temas eble ankaŭ pri Kastelo Burgk, Kastelo Heidecksburg, Kastelo Leuchtenburg, Dornburg-kasteloj, Kastelo Goseck, Kastelo Neu-Augustusburg. Kugler kiu studentis en Berlino flegis fari ekskursojn, i.a. ĝis Rudelsburg. Tie li ĝenerale pensis pri la serio de belagaj burgoj ĉe Saale.
Teksto (1830)
redaktiAn der Saale hellem Strande
Stehen Burgen stolz und kühn.
Ihre Dächer sind gefallen,
Und der Wind streicht durch die Hallen,
Wolken ziehen drüber hin.
Zwar die Ritter sind verschwunden,
Nimmer klingen Speer und Schild;
Doch dem Wandersmann erscheinen
In den altbemoosten Steinen
Oft Gestalten zart und mild.
Droben winken holde Augen,
Freundlich lacht manch rother Mund.
Wandrer schauet in die Ferne,
Schaut in holder Augen Sterne,
Herz ist heiter und gesund.
Und der Wandrer zieht von dannen,
Denn die Trennungsstunde ruft;
Und er singet Abschiedslieder,
Lebewohl tönt ihm hernieder,
Tücher wehen in der Luft.[2]
Varieco
redaktiInter la studentoj ankaŭ konatas kaj ŝatatas la jenan strofon:
Und der Wandrer muß von dannen
von den Brüdern fortgebannt
und er singet Abschiedslieder
zieht zur Heimat, kehrt nicht wieder
an des Rheines kühlen Strand.[3]
Krome ekzistas tekstoversio pri Rejno: An des Rheines hellem Strande.
Notoj
redakti- ↑ https://www.volksliederarchiv.de/an-der-saale-hellem-strande
- ↑ Resuma traduko: Ĉe la hela bordo de Saale estas superbaj burgoj kies tegmentoj kadukis. Malgraŭ la foresto de la kavaliroj ili daŭre aperis sonĝe al la migrantoj. Supre mansvingas okuloj kaj ruĝaj buŝoj ridas. La migranto devas foriri pro la veno de la adiaŭa horo kaj li kantas adiaŭkanton. De supre venas eĥo kaj tukoj flugas aere.
- ↑ Traduko: Kaj la migranto devas foriri disde la fratoj kaj li kantas adiaŭajn kantojn reironte patrujen al la malvarma rejna bordo, revenonte neniam plu.