Moritzburg (Halle)

muzeo en Germanio
Tiu ĉi artikolo temas pri la kastelo Moritzburg en Saksio-Anhalto. Sendepende ekzistas samnoma kastelo Moritzburg en la samnoma komunumo Moritzburg de Saksio, kaj plia samnoma kastelo en la urbo Zeitz.

La mezepoka burgo Moritzburg [MOricburk] estas fortikigita kastelo en la urbo Halle (Saale) de Germanio. La burgo ekkonstruiĝis en la jaro 1484, kaj nur pli poste ĝi iĝis la rezidejo de la arĉepiskopoj de Magdeburg. Ĝi konstruiĝis en stilo de malfrua gotiko kaj nuntempe estas inter la plej imponaj urbaj konstruaĵoj. Ekde la 19-a jacentro ĝi precipe servas kiel loko de pli-ol-regione atentata muzeo pri arto. Ekde la jaro j2005 kaj 2008 la norda kaj okcidenta aloj modernece ampleksiĝis - ekde la 13-a de decembro 2008 la nun pli vasta arta muzeo denove publike alireblas.

Moritzburg
burgo • muzea konstruaĵo • muzeo • kolekto
Lando Germanio vd
Situo Halle (Saale)
Arkitekto(j) Conrad Pflüger vd
Estiĝo 2-a jarmilo
Koordinatoj 51° 29′ 10″ N, 11° 57′ 48″ O (mapo)51.48611111.963333Koordinatoj: 51° 29′ 10″ N, 11° 57′ 48″ O (mapo)
Moritzburg (Halle) (Germanio)
Moritzburg (Halle) (Germanio)
DEC
Moritzburg (Halle)
Moritzburg (Halle)
Situo de Moritzburg (Halle)
Map
Moritzburg
Retpaĝo http://www.stiftung-moritzburg.de/
vdr
la burga enirejo