Gottlieb WAGNER (naskiĝinta la 17-an de oktobro 1794 en Kösen-Schieben, mortinta la 6-an de oktobro 1878 en Kösen-Saaleck) estis germana vitejisto en la Saale-valo. Wagner estis dum kvin jardekoj gastejestro ĉe Rudelsburg kaj iĝis fama en tuta akademia Germanujo kiel Samiel.

Wagner kun ligna bierkruĉo nomita kranko (ĉ. 1860)

Antaŭrimarkoj pri la fono redakti

Rudelsburg apartenis je la komenco de la 19-a jarcento al la bieno Kreipitzsch, kion tenadis la senjoroj de Schönberg. Ili kultivis vinon ĉe la krutaĵoj burgaj. Tiutempe komenciĝis en la kuro de la burga kaj migrada romantikismoj la malkovro de Saale-valo kun la tiea burgaro. Rudelsburg tiutempe estis kiel aliaj burgoj ekde jarcentoj tre kadukiĝinta servante intertempe eĉ kiel ŝtonrompejo. Infrastrukturo nenia ekzistis: nek alirejo nek ene de la burgo ĉambraro klara. Malgraŭ tiu priplorenda stato Rudelsburg rapide taksitis la plej linda de ĉiuj Saale-burgoj kun aŭtomata allogeco. Aparte studentoj el la Universitato de Jena migradante insistis pri komfortaj ripozumado ĉeburge.

Vivo redakti

Ĉ. en 1824 ekigis la vinberĝardenlaboranto Gottlieb Wagner la prizorgadon de surburge ripozumontaj migremuloj disde Kreipitzsch-bieno. En 1827 demandis Carl Peter Lepsius, landa konsilisto de Distrikto Naumburg al la bienestro Friedrich von Schönberg ĉu eblus malfermi la ruinon oficiale por vizitantoj. Tuj poste inaŭguritis veturvojo disde Bad Kösen ĝis la burgo. Je pasko 1827 Wagner aranĝis, ankoraŭ ĉe la t.n. Vitejo de la Sinjoroj trinkejon malfermitan komence nur dimanĉe. Studentoj el Jena ĝojante okupis la kastelon honorante la posedanton per torĉo-procesio.

Pioniro de fremdultrafiko redakti

 
Rudelsburg malsupre de Kreipitzsch (2011)

Danke al ege plifaciligita alirebleco kaj organizita gastejmastrumado la burgo pli kaj pli atrakciis. Pli kaj pli da vizitantoj venis eĉ el pli foraj regionoj kaj inter la studentojn el Jena miksiĝis ankaŭ studantoj de Universitato de Lepsiko kaj Universitato de Halle. De universitatanoj Wagner ricevis la kromnomo hebrea Samiel. Kiel la libera pafento en la opero de Carl Maria von Weber la studentoj kutimas peti helpon de Samiel - ne koncerne kugloprovize sed bierprovize.[1] Okazis eĉ solena bapto lia.

En 1848 fonditis en Jena Kösener Senioren-Convents-Verband (KSCV), ŝirma organizo de studentaj korporacioj en Germanujo. Baldaŭ Bad Kösen iĝis kunvenejo kaj Rudelsburg ŝatata renkontiĝloko por ĉiuj studentoj el ĉiuj ŝtatoj de la Germana Federacio. Sekve ankaŭ Samiel famiĝis kaj en 1853 li rajtis servi frandaĵojn eĉ al la prusia reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a kiu tiam manovron en tiu regiono inspektis. Tio ankaŭ eksplikas la kolektiĝon de studentoj monumentoj ĉe Rudelsburg.

Wagner helpitis trinkeje de la edzino, filino kaj bofilo pli ol duonan jarcenton. Sur ĉiuj bildoj li tenis t.n. kankron, t.e. bierkruĉon lignan tipan por Jena. Pli malfrue la knajpo ludonitis sub la kondiĉo ke la luprenontoj ne neglektu la strangetan oldulon ĉe Samielkaverno. Eĉ hodiaŭ ekzistas salono en la pli interna burgoeraro nome Samielvolbo. Post la morto surburge la volego de Samiel je entombiĝo surburga ne povis realiĝi. Sekve li ekhavis tombon sian en la vilaĝo Tultewitz sude de la burgo.

Burgofantomeco kaj honoroj redakti

 
Burgkorte sur bildo de 1872: malfone estas ulo kun bierkruĉo, t.n. la tiam jam mortinta eksa gastejestro Wagner

Fritz Reuter el Meklenburgio dediĉis al la aminda burgofantomo rudelsburga (Burggeist auf der Rudelsburg) poemon:

Im Burghof rauscht die Linde,
Es sitzt der Zecher Schar,
An alten Eichentischen,
Der Stoff ist frisch und klar,

Die alten Mauern grüßen
So freundlich und vertraut,
Wie oft hab ich dies alles
Als Studio einst geschaut.

Es sind die alten Bilder,
Nur eines fehlt auf Seel’ –
Das ist der alte Burggeist,
Der wackre Samiel![2]

Nuntempo redakti

 
Rittergut Kreipitzsch (2011)

La gastronomia tradicio flegatas en niaj tagoj de Burgrestaurant Rudelsburg kaj de Hotel & Restaurant Rittergut Kreipitzsch. Similas iel al li Johann Friedrich Joel, kiu servadis studentojn ĉe Schmücke en Turingio.

Referencoj redakti

  1. Hilf, Samiel. Arkivigite je 2019-08-25 per la retarkivo Wayback Machine Universal-Lexikon
  2. Traduko libera: Burgokorete la murmura la tilio kaj drinkemuloj sidas ĉe malnovaj kverkaj tabloj ĉe freŝa biero. La muraro malnova salutas amike kaj konate: kiom ofte mi vidis tion kiam mi estis studento. Jen, bildoj malnovaj el kiuj nur unu mankas, nome la maljuna burgofantomo, la laborema Samiel!

Literaturo redakti

  • Theodor Hölcke: "Samiel hilf!" Ĉe: Einst und Jetzt, 22/1977, p. 219–221.
  • Rüdiger Kutz: "Die Chronik der Rudelsburg und ihrer Denkmäler. Stand 17. November 1991." Ĉe: Einst und Jetzt, speciala kajero 1993.

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gottlieb Wagner (Gastronom) en la germana Vikipedio.