Malfermi la ĉefan menuon

Johann Friedrich Joel

Johann Friedrich Joel, la gaja gastejestro en la Turingia Arbaro.

Johann Friedrich JOEL (naskiĝinta en 1792 en Gotha, mortinta en la 15-a de oktobro 1852 en Oberhof) estis legenda gastejestro en Schmücke kaj humuristo. Li konsideratis kiel originalulo kaj amiko de la studentaro; tiel lia gastejo dum jarcentoj iĝis ŝatelektita loko por studentaj renkontiĝoj.

VivoRedakti

La filo de gastejestro el Gotha (ĉe la gastejo Zum Schützen) pasigis siajn junajn jarojn en gasteja medio kaj lernis ĉion koneksitan al tiu metio. Post kelkaj jaroj kiel ĉasadhelpanto kaj vojaĝ-akompananto li kaptis la okazon transpreni la malbonfaman gastejaĉon Schmücke ĉe la Rennsteig. Li sukcesis ekflorigi la gastejon bonege situantan ĉe multtrafika strato.

Aparte li meritis la dankon de studentoj, kiuj estis ĉiam elkore bonvenaj. Li ankaŭ partoprenis iliajn drinkfestojn. Tiel la gastejo ekfamiĝis kaj la gastejestro ĝojis pri granda spezo. Dum la lastaj vivojaroj li ege dikiĝis kaj kromnomitis Joel la dikulo, kion li pardoneme eltenis. Multflanka kaj profunda kono de homaj malvirtetoj kaj la multo da anekdotoj aŭskultitaj de la gastoj helpis lin iĝi populara kaj multe vizitata komikisto.

AprezoRedakti

  • Omaĝe al Joel, la turingia kantisto Herbert Roth komponis la migradkanton Der alte Schmückewirt kaj renovigis tiel la memoron je Joel.
  • Friedrich Wilhelm Kober el Suhl, historiisto regiona kaj poeto, kolektis plurajn anekdotojn el la vivo de Joel. Je lia iniciativo formiĝis jam en 1922 la tradici- kaj dialektsocieto Joel-Gemeinde Suhl . En 1991 ĝi refonditis.
  • Joel estis amikiĝinta ankaŭ kun Ludwig Bechstein, kiu skribis en 1858 poemon pri la mortinta amiko[1].

LiteraturoRedakti

  • Ruth Kelber: Johann Friedrich Joel – der legendäre Schmückewirt. En: Hörselbergbote. Heft 31. Wutha-Farnroda 1997, p. 16–17
  • Ruth Kelber: Joel-Gemeinde Suhl, ein traditionsreicher Verein in Suhl. En: Hörselbergbote. Heft 31. Wutha-Farnroda 1997, p. 18–19

PiednotojRedakti

  1. Wie ein Bacchus stand im Schlafrockkleide / fröhlich er vor seines Hauses Tür, / graue Locken waren sein Geschmeide / und er selbst der Schmücke Schmuck und Zier. / Heiterkeit umfloß wie Sonnenschimmer / seine vollen Wangen, seinen Blick – / Nimmer wich der Witz von ihm und nimmer / von dem alten dicken Freund zurück. (traduko: Kiel Bakĥo li staris en la dormovestaĵoj antaŭ la pordo de sia domo. Grizaj bukloj ornamis lin kaj li mem ornamegis Schmücke-on. Gajeco ĉirkaŭis lin kiel la sunbrilo kaj liajn plenajn vangojn kaj lian vidon: neniam ĉesis ĉe li la ŝercado nek de li.)

Eksteraj ligilojRedakti