Episkopujo Naumburg-Zeitz

La episkopujo Naumburg-Zeitz (aŭ mallonge, sed malprecize, episkopujo Naumburg) estis historia romkatolika episkopujo en meza Germanio inter Lepsiko oriente kaj Erfurto okcidente. Origine ĝi estis nur episkopujo Zeitz. Sidejo de la episkopo estis ekde 968 ĝis 1029 la urbo Zeitz [cajc] kun la katedralo de Zeitz, kaj ekde 1029 ĝis 1615 Naumburg kun la katedralo de Naumburg. La episkopujo malaperis sekve de la Reformacio, kiam la katedrala kapitulo, kiel la tuta loĝantaro, iĝis protestanta.

Episkopujo Naumburg-Zeitz
2-a de januaro 0968 – 1656

eksa romkatolika diocezo • diocezo de Katolika Eklezio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Blazono de la episkopujo Naumburg
Katedralo de Naumburg
Katedralo de Zeitz
La princepiskopujo Naumburg (du violaj makuloj ĉirkaŭ Naumburg kaj Zeitz, ĉirkaŭ 1250

Princepiskopujo redakti

La princepiskopujo Naumburg estis la teritorio kie la episkopo estis ne nur la religia gvidanto sed ankaŭ la reganta landestro.

Post la morto en 1564 de la lasta katolika episkopo, Julius von Pflug, la teritorio de la princepiskopujo estis aligita al Elekto-Saksio sub la dinastio Wettin. Inter la jaroj 1656 kaj 1718 ĝi estis memstara duklando Saksio-Zeitz.