Katedralo de Naumburg

La nun protestanta Katedralo Sanktaj Petro kaj Paŭlo je Naumburg (mallonge Katedralo de Naumburg) en Naumburg ĉe Saale estas la iama katedralo de la Episkopujo Naumburg-Zeitz kaj originas plejparte el la unua duono de la 13-a jarcento. Ĝi apartenas al la plej gravaj konstruaĵoj de malfrua romaniko en Saksujo-Anhalto kaj estas stacio ĉe la Strato de la romaniko.

Katedralo de Naumburg
Luterana katedralo [+]
Koordinatoj51° 9′ 17″ N, 11° 48′ 14″ O (mapo)51.15472222222211.803888888889Koordinatoj: 51° 9′ 17″ N, 11° 48′ 14″ O (mapo)

Estiĝo11-a jarcento

Katedralo de Naumburg (Saksio-Anhalto)
Katedralo de Naumburg (Saksio-Anhalto)
DEC
Lokigo de Saksio-Anhalto en Germanio

Map
Katedralo de Naumburg

Vikimedia Komunejo:  Naumburg Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo Sanktaj Petro kaj Paŭlo je Naumburg

La fama okcidenta ĥorejo de la katedralo ekestis post la mezo de la 13-a jarcento kaj estas per la okcidenta ĥorbarilo kaj la figuroj de donacintoj unu el la plej gravaj konstruaĵoj de gotika arĥitekturo.

Post la reformacio en 1542 ekoficis per Nikolaus von Amsdorf unuan fojon en la Sankta Romia Imperio protestanta episkopo.[1] Post la morto de la lasta episkopo Julius von Pflug en 1564 la episkopujo estis malfondata kaj transiris al la elektoprinclando Saksujo, la preĝejo perdis sian funkcion kiel episkopa sidejo, restis tamen la preĝejo de la protestanta katedrala paroĥo. Nun fondaĵo administras la katedralon.

Historio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Peter Brunner: Nikolaus von Amsdorf als Bischof von Naumburg. Gütersloher Verlagshaus, Gütersloh 1961. p. 60sj.