Mario Todte
Mario TODTE (naskiĝinta la 17-an de majo 1968 en Naumburg) estas germana historiisto kaj verkisto.
Vivo
redaktiKomence Todte trejniĝis kiel ortopedihelpila teknikisto. En la 2000-a jaro Todte finis studojn pri historio, klasika arĥeologio kaj arthistorio ĉe la universitato de Lepsiko, ĉefe ĉe Manfred Rudersdorf, per magistriĝo.[1][2]
Kiel liberprofesiulo li de 2001 ĉefe publikigis aferojn pri la lepsika altlernejo-universitato. Laboraĵoj liaj aperis en la eldonejo Leipziger Universitätsverlag pri la profesoroj Wilhelm Maurenbrecher kaj Georg Voigt kaj pri lepsikaj ĉeuniversitataj majstroj je dancado, rajdado kaj skermado.[3] Ne forgesendas diversaj eseoj de li haveblaj laŭpete ĉe la eldonejo Grin Verlag nek lia admirinda engaĝiĝo ekde majo 2004 pliriĉigi la germanlingvan Vikipedion, ĉefe per regionhistoriaj fakartikoloj.
Verkoj (elekto)
redaktiMonografioj (sen laŭpetaj/bitaj libroj)
redakti- Wilhelm Maurenbrecher und die lutherische Reformation: zur Auseinandersetzung mit den konfessionell geprägten Lutherinterpretationen der zweiten Hälfte des 19. Jahrhunderts; eine rezeptionsgeschichtliche Studie, Leipziger Universitätsverlag, Leipzig 2001, ISBN 3-935693-08-7
- Wilhelm Maurenbrecher als Reformationshistoriker: eine disziplingeschichtliche Standortbestimmung, Leipziger Universitätsverlag, Leipzig 2002, ISBN 3-936522-01-4
- Georg Voigt (1827–1891): Pionier der historischen Humanismusforschung, Leipziger Universitätsverlag, Leipzig 2004, ISBN 3-937209-22-0[4]
- Fecht-, Reit- und Tanzmeister an der Universität Leipzig (=Studien zur Kultur und Geschichte, 1), Via Regia Verlag, Bernstadt a. d. Eigen 2016, ISBN 978-3-944104-12-6
Artikoloj
redakti- kune kun Jens Blecher: "Johann Karl Heinrich Wuttke (1818-1876)", ĉe: Sächsische Lebensbilder, Bd. VI Teilband 2: L-Z, Stuttgart 2009, p. 377-408. ISBN 978-3-515-09383-5
- 25 Jahre Richard-Wagner-Verband Leipzig 1983-2008: 100 Jahre Richard-Wagner-Verband, eldonis Richard-Wagner-Verband Leipzig e.V. Kun kontribuaĵoj de Frank Dietze, Andreas Fiebig, Thomas Krakow, Ursula Oehme, Eleonore Petzoldt, Reinhard Pfundt, Mario Todte, Werner Wolf, Leipzig 2009
- "Robert Schumann und die Universität Leipzig 1828/29", ĉe: Der akademische Schumann und die Jenaer Promotion von 1840, eldonis Joachim Bauer kaj Jens Blecher (=Veröffentlichung des Universitätsarchivs Leipzig, 14), Leipzig 2010, p. 9-22. ISBN 978-3-86583-530-7
- "Der Akademische Richard-Wagner-Verein Leipzig (1872-1937)", ĉe: GDS-Archiv 10 (2014), p. 99-118. ISBN 978-3-939413-10-3
Eksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri Mario Todte en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- informoj pri Todte ĉe Clio-online.de, kun kompleta listo de skribitaĵoj
Notoj
redakti- ↑ "Mario Todte (M.A.)"
- ↑ Causa Lutheri. Der Reichstag zu Worms von 1521, seine Bedeutung und Bewertung im Urteil der Geschichtsschreibung. 1999. Arkivita el la originalo je 2020-03-04. Alirita 2024-04-12.
- ↑ "Fecht-, Reit- und Tanzmeister an der Universität Leipzig in archivalischen Quellen des Universitätsarchivs Leipzig"
- ↑ recenzo fare de Dirk Fleischer, ĉe: Das Historisch-Politische Buch. Band 58, Heft 6, 2010, p. 568–569