Ekzercadmajstroj universitataj

Ekzercadmajstroj akademiaj (germane: Exerzitienmeister) havis la taskon prepari la studentojn (kiuj komence ofte originis el nobelaj familioj) en la socie ŝatataj disciplinoj de skermado, rajdado, dancado kaj (malpli grave) desegnado. Ĉi-ekzercade ne temas pri spirita retiriĝo, kio ankaŭ portas la latinan nomon de exercitia.

Skermmajstroj en Hajdelbergo, ĉ. 1910

Historio redakti

La majstroj skermaj, rajdaj, dancaj kaj desegnaj - kiuj mem zorgis pri sia renomo - klare insistis pri la diferenco inter siaj taksoj kaj la aĵoj de aliaj, ekz. de la fremdlingvaj kaj kantaj instruistoj. Ili plejofte havis la privilegion instrui tiajn belajn aferojn - sed ilian rajtecon volis uzurpi ankaŭ amatoroj. Komence de la 19-a jarcento pli kaj pli burĝoj ekstudentis. Ĝis la mezo de la 20-a jarcento multaj tiaj tradicioj flegitis. Resto hodiaŭa en Centra Eŭropo estas la skermado akademia ĉe diversaj studentaj korporacioj. La nuna ĉeuniversitata sportumado ne estas de sama tradicio: tie ĉi temas pri individuaj korpekzercadofertoj sen historia akademia fono dume la ekzercadmajstroj ja anis senpere ĉe la akademia instruistaro.

Elstaraj ekzercadmajstroj (elekto) redakti

skermado redakti

rajdado redakti

dancado redakti

desegnado redakti

Literaturo redakti

  • Silke Schöttle: Männer von Welt. Exerzitien- und Sprachmeister am Collegium Illustre und an der Universität Tübingen 1594–1819. Stuttgart 2016 (Veröffentlichungen der Kommission für Geschichtliche Landeskunde in Baden-Württemberg. Reihe B: Forschungen, 209. Band). ISBN 978-3-17-031383-5
  • Mario Todte: Fecht-, Reit- und Tanzmeister an der Universität Leipzig (Studien zur Kultur und Geschichte Bd. 1, eldonis Lars-Arne Dannenberg kaj Matthias Donath), Bernstadt a. d. Eigen 2016
  • Silke Wagener: Pedelle, Mägde und Lakaien. Das Dienstpersonal an der Georg-Augusts-Universität Göttingen, Göttingen 1996.
  • Walter Salmen: Der Tanzmeister. Geschichte und Profil eines Berufes vom 14. bis zum 19. Jahrhundert. Mit einem Anhang "Der Tanzmeister in der Literatur", Hildesheim-Zürich-New York 1997.