Anton Antoine SEBERT (naskiĝinta en Arras, mortinta en 1735) estis franca skerminstruisto ĉe la Universitato de Lepsiko ĝis 1733 kaj la unua skermmajstro de la en 1734 fondita Universitato de Göttingen.[1] Ĉeuniversitate aktivis ekzercadmajstroj dum multaj jarcentoj pri skermado, rajdado, dancado kaj desegnado.

Vivo kaj agado redakti

Malmulto konatas pri la vivo de Sebert antaŭ enmatrikuliĝo en Lepsiko. Laŭ la registro tio okazis en la 14.9.1732. Ankaŭ menciatas tie lia originurbo Arras. Ne menciatas studfako.[2] Sebert restintus malkonata se li ne rolludus en dueloj. La akto 148 paĝojn dika ĝenerale liveras interesajn faktojn pri la rolo de skerminstruistoj ĉeuniversitate (kiuj kutime mem studentis).

Normalis en Lepsiko ke oficialaj skermmajstroj, kiuj submetotis al la akademia juĝado, ricevis ekde 1684 instrukcion kaj devis ĵuri obeemon al universitataj leĝoj. En 1691 la universitato diris ke la ĉefskermisto ja antaŭduele kun la duelontoj interparolu; normalus ke la dueloj fariĝu nur laŭ universitata ordono (por povi kontroli tiaĵojn). Simplaj ofendoj kaj privataj bataletoj kun maluniversitataj urbanoj tiumaniere ne estu.[3][4] La unajn skermmajstrojn ĵure devontigis oni je la skerminstrukcioj de duko Johano Georgo la 3-a (Saksio) en la 12.1.1692.[5][6] La sukceso ne estis granda. Supozite ankaŭ Sebert devis ĵuri je tiu ĉi instrukcio.

Laŭ akto en la universitatarkivo lepsika[7] Anton Sebert - por la daŭro de du jaroj - devis forlasi la altlernejon. Lia peto ŝanĝi la punon en pagendan monsumon ne akceptitis.[8][9] La akto kiu klarigas la enmiksiĝon de Sebert estas interesega atestilo pri la tiam fanfaroneta sinteno de la skermmajstroj. Multis la kverelkaŭzoj dum la menciita incidento en Lepsiko. Diritis ankaŭ ke Sebert misuzis sian pozicion por logi studentojn je (nenecesaj) dueloj, ekz. junan magistron nome Carl August Ritter el Koburgo Inter la kolegoj Johann Friedrich Schott kaj Sebert ankaŭ estis tensioj (pro ĉevalo).[10]

Akto pri Sebert ankaŭ ekzistas en Göttingen ĝis hodiaŭ.[11] En Göttingen li nur mallonge laboris pro baldaŭa morto. Ankaŭ lia posteulo Krösewell ne longe postvivis lin kaj posteulitis fare de Anton Friedrich Kahn. Sebert en 1735 ankaŭ kunverkistis ĉe latinlingva skribaĵo.

Paralelaĵo literatura redakti

Jardekojn poste Johann Wolfgang von Goethe de sia lerneja tempo en Frankfurto rakontis ĉe Dichtung und Wahrheit[12] aĵon similan al la skermad-agoj de Sebert en Lepsiko. Ĉar en la de Goethe raportita konflikto temis pri la demando ĉu la germana aŭ la franca skermadskolo estus pli bona. Dum la bataletoj pri renomo en Lepsiko la tuto ŝajne ne tro aliis.

Verkoj redakti

Sole Sebert ne verkadis kontribuante al la sekva libro:

  • Gottlieb Samuel Treuer (eld): S. R. I. Principes Electores Nvlla Lege Imperatoris Adstringi Ad Academiam Condendam; Langenheim, Leipzig 1735.

Notoj redakti

  1. Georg Heinrich Oesterley, Geschichte der Universität Göttingen in dem Zeitraum von 1820 bis zu ihrer ersten Säcularfeier im Jahre 1837, Göttingen 1838, p. 501 noto 2 - Silke Wagener: Pedelle, Mägde und Lakaien. Das Dienstpersonal an der Georg-Augusts-Universität Göttingen. Göttingen 1996, p. 70, ISBN 978-3-525-35848-1 Oesterley mencias skerminstruiston Sebert, dume Wagener franclandanon estantan skermmajstro en Göttingen. Tio tre verŝajnigas ke temas pri la sama persono. Dediĉo sub skribaĵo de 1735 tekstas Anton Sebert (Göttingen). [1]
  2. Die Jüngere Matrikel der Universität Leipzig 1559-1809, Bd. 3: Die Immatrikulationen vom Wintersemester 1709 bis zum Sommersemester 1809, eldonis Georg Erler, Leipzig 1909, p. 385. „Sebert Anton. Arras Gall. B. i 14.XI. 1732.“
  3. Richard Walter Franke, Zur Geschichte des Zweikampfes und Duellwesens an der Universität Leipzig, in: SchrrVG Leipzig 19 (1936), p. 34–46. Konkrete p. 43.
  4. Anja Pohl: Studentisches Leben an der Universität Leipzig im Zeitalter der Aufklärung, disertaĵo Leipzig 2015, p. 223-224
  5. UAL, Bestand Rektor, Rep. I/VIII/022b, Acta, die Fechtmeister zu Leipzig betr. 1691–1702.
  6. Mario Todte: Fecht-, Reit- und Tanzmeister an der Universität Leipzig (Studien zur Kultur und Geschichte Bd. 1, eldonis Lars-Arne Dannenberg kaj Matthias Donath), Bernstadt a. d. Eigen 2016, p. 24-25 ISBN 978-3-944104-12-6
  7. UAL: Bestand Gerichtsakten: GA III S 009; Antonius Sebert und Consorten betr. 1733.
  8. Todte (2016), p. 22-23
  9. Franke (1936), p. 43.
  10. Die Jüngere Matrikel der Universität Leipzig 1559-1809, Bd. 3: Die Immatrikulationen vom Wintersemester 1709 bis zum Sommersemester 1809, hrsg. von Georg Erler Leipzig 1909, p. 371. „Joh. Pil. Schott Coburg B i. 29. IIV.1733."
  11. [2] Arkivigite je 2021-08-28 per la retarkivo Wayback Machine Signo universitatarkiva UniA GÖ, Kur., 8339: Einstellung des Universitäts-Fechtmeisters Sebert. Li dungitis en la 26.10.1734 kaj mortis ĉ. la 8.11.1735
  12. Heinrich Kurz (eld.): Dichtung und Wahrheit, ĉe: Goethes Werke, Band 9, Hildburghausen 1868, p. 126-127.