Luter-kirko (Bad Kösen)

La Preĝejo Lutero (germane: Lutherkirche) estas protestantisma kirko en Bad Kösen, Germanujo.

Luterkirko de okcidento

HistorioRedakti

Estis ĝis 1860 la komunumo Kösen submetita al la paroĥujo en Schulpforte. En la loko mem konsekritis en 1786 nur tombejo tie, kie poste starigitis la lernejo. La tombejo translokigitis en 1845 je la bordo dekstra de Saale kaj pligrandiĝis en 1873 kaj en 1895. Post la kresko de kuracbana turismo kaj sezona veno de kuraclokvizitantoj pligrandiĝis la volo havi propran kirkon. En 1853 sekve faritis la unua peto antaŭ la konsilioj ekleziaj kaj eĉ antaŭ la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a cedi mondonacojn por konstruo kirka. Sed tio rifuzitis kun atentigo ke jam estus kirko en Schulpforte; krome mankus la mono por aldonota animzorganto. Tamen instalitis fonduso kirkokonstrua. En 1855 planoj prezentitis por konstruo de kirko sur la grundo de la iama tombejo; denove la peto malakceptitis (nun fare de la distrika registaro de Merseburg). La sama fiasko estis rilate la peton konstrui kirkon apud la ŝakto saleja. Sekve nur po diservoj okazis por jaro ĉe Buchenhalle, liberaera spaco arbarrande. Ekde 1858 transprenis du pastoroj el Naumburg la zorgon pri dimanĉaj diservoj en la ĉarpentista ateliero de la salejo.

Paŝo grava en la vojo al havigo de propra kirko estis la fortiriĝo de Kösen (kun kun Fränkenau, Kukulau kaj Saalhäusern) en la 5.5.1860 disde Pforta; komence oni ankoraŭ estis filio pforta-a, sed ekde 1867 oni formis propran, memstaran komunumo. Por diservoj servis eke ankoraŭ la saleja deponejo. Sed okaze de la definitiva emancipiĝo la pforta-anoj koncedis al la kösen-aj 9000 talerojn, paroĥestran domon (t.e. la iaman loĝejon de la saleja librotenisto), kapelon kaj la tombejon. La unua paroĥestro iĝis la helppredikisto Wilhelm Barthold (ĝis 1892). La provizora kapelo restis ĝis 1894. En 1873 donacis lia imperiestra moŝto Vilhelmo la 1-a sonorilaron tripartitan mulditan el la bronzo de kaptitaj francaj kanonoj.

Finfine estiĝis la Luterkirko kiel trinava sabloŝtonaĵo en novgotiko-stilo sur la grundo de la iama lernejo laŭ la planoj de la arĥitekto Friedrich Fahro el Halle (Saale) kaj sub la ĉefa observado de la reĝa konstrukonsilisto Werner (kiel fakulo dungita fare de la komunumkonsilio). La unua tranĉo per la ŝpato estis en la 19.9.1892 kaj la domsupro-festo en la 15.11.1893. La vitraloj kreitis fare de la Instituto pri vitroprentrado de Franke & Dusberger (el Naumburg).

Cetere, la planoj de Fahro uzitis ankoraŭfoje kvin jarojn poste por konstrui la Bonifaco-preĝejon en Altenbeichlingen, en 1917 pro kanonofarado forigitis la sonoriloj bronzaj kaj anstataŭigitis per ŝtalaĵo. Ne antaŭ 1924 revenis bronzaj sonoriloj; de ili en 1941 reoferitis pro militaj kialoj la plej granda. En 1958 aldonitis tria, nova bronaza sonorilo antaŭ provizora ŝtalaĵo veninta en la jaro 1951-a.Inter 1951/52 kaj 1987/90 iĝis alikonstruoj kaj restaŭradoj en la interno. La baptujo alilokigitis en la altarejojn kaj malaperigitis la tabuloj por la falintoj dum la Unua mondmilito, la bildoj de Felix Possart kaj la baldakeno supre de la ambono.

OrgenoRedakti

Konstruis la orgenon en 1894 Wilhelm Rühlmann el Zörbig. La romantike disponigita instrumento konserviĝis ĝis hoidaŭ originale; ĝi havas 25 registrojn sur du klavaroj kaj pedalon. Restaŭrado ĝia okazis en 1996/97.

LiteraturoRedakti

  • Lutz Toepfer: Ein kurzer Abriß der Geschichte der Kirchengemeinde von 1860 bis 1925. In: Lutherkirche und Kirchenmusik in Bad Kösen. 100 Jahre kirchliches Leben in Bad Kösen. Bad Kösen, p. 4–13.

Eksteraj ligilojRedakti

51.13466666666711.716666666667