Buchenhalle

Buchenhalle apud Bad Kösen en Germanujo estis libera areo en la faga altarbaro je dekstra flanko de la vojo disde Bad Kösen al Rudelsburg, kiu en la kuro de la t.n. liberaera movado en la dua duono de la 19-a jarcento gravis por la ambicia kuracbanejo ĉe Saale.

Diservo en 1932 okaze de la 100-a datreveno fonda de Gustav-Adolf-societo
Situo de Buchenhalle sudokcidente de Bad Kösen

TerminoRedakti

La verko Deutsches Wörterbuch de Fratoj Grimm referencas koncerne la unuan skriban mencion de Buchenhalle al la filozofo kaj verkisto Friedrich Heinrich Jacobi kaj la dua parto de ties verko Woldemar.[1] Woldemar tie skribis en unu romantika letero disde la kamparo al Biederthal: Ich gieng, und wandelte auf und ab in meinen Alleen von Oranienbäumen unter den Linden, und in der langen Buchenhalle ganz durchglinzert vom Mond.[2]

Dum la dua duono de la 18-a jarcento, do post la fino de la Sepjara milito, la burĝaro klerita kaj scivolema malkovris la funkcion de ripozumarbaroj por siaj romantikaj interesoj pri naturo - krom la ekonomia funkcio de arbaroj. La termino Buchenhalle sekve akceptitsi antaŭ 1850 fare de romantikuloj, ekz. de Joseph von Eichendorff en la poemo Durch Feld und Buchenhallen el la jaro 1836. La komponisto Justus Wilhelm Lyra muzikigis tiun ĉi poemon en 1843 je konata studenta kanto kaj tiumaniere plipolarigis tion.[3] Sekve estiĝis en multaj lokoj en Germanujo specialaj arbaraj areoj proksime de komunumoj taŭgitotaj por la necesoj de la loĝantoj.

Uzo de BuchenhalleRedakti

La unua skriba mencio ĉi prie estis okaze de kolektiĝloko de novemuloj dum la revolucia jaro de 1848. La gazeto Privilegirte Jenaische Wochenblätter raportis pri kunveno de porkonstituciaj societoj kun 5000 partoprenantoj kaj de popola kunarigo en Bad Kösen en la 9.7.1848 sub la gvidado de profesoro August Koberstein el Pforta-lernejo.[4]

Jam tiam estis Buchenhalle tre ŝatata kunvena kaj ekskursa celo ankaŭ por la kuracbangastoj kaj lernantoj el Schulpforta. Por 1849 la tiam 13 jarojn aĝa Alfred Boretius skribis en letero adresita al la patro pri klasa migrado je Buchenhalle kie oni ege amuziĝis per kukoj, kantadoj, trinkaĵoj.[5] La teritorio okazigis ankaŭ liberaerajn diservojn kaj sekularajn festojn. Friedrich Nietzsche priskribis, kiam li havis 15 jarojn, en 1859 en letero kaj en la taglibro pri diservo de Gustav-Adolf-societo, kiun li partprenis kiel lernanto kaj koruskantanto.[6]

Buchenhalle kiel motivo artaRedakti

 
Adolph Menzel (1868)
 
Adolph Menzel: Die Buchenhalle bei Kösen, desegnaĵo de 1864
 
Max Liebermann (1888)

Multis la eminentuloj en la nova kuracbanloko kiu danke al fervojo facile atingis la lokon. La gastejo Mutiger Ritter iĝis kuracbanhotelo kaj gajnis ĝis la eksplodo de la Unua mondmilito tioman komfortecon ke eĉ la dorlotitajn eturbanojn. Inter ili nombriĝis ankaŭ konataj artistoj. Adolph Menzel kaj Max Liebermann iĝis gastoj ĉe Mutiger Ritter kaj ambaŭ pentris la Buchenhalle-etoson kvankam dum malsama tempo.

Adolph Menzel (1868)Redakti

Por la kuracbangastoj instalitis ankaŭ edifa komunumo kiu ĝis 1894 havis je dispono nur provizoran kirkon kaj preferis fari arbarajn diservojn. Adolph Menzel pentrs dum estado en 1868 Missionsgottesdienst in der Buchenhalle bei Kösen. Ĝi tre similis al la impresoj surpaperigitaj ne tute dek jarojn antaŭe de Nietzsche. Menzel enverke influigis la impulsojn kiujn li estis ricevinta en 1867 de artistoj en Parizo kie li troviĝis okaze de la Internacia ekspozicio. Elirpunkto por la pentraĵo estis unu en Bad Kösen estiĝinta desegnaĵo krajona de 1864 montrinta ĉion el al sama perspektivo sed sen personoj.[7] Nuntempe ĝi troviĝas post akiro fare de Bruno Cassirer (ekde 1926) ĉe Belarta Muzeo (Budapeŝto). Ĝi inspiritis de Nachmittag im Tuileriengarten (kiu estiĝis en 1867 post restado pariza) kiu nuntempe spekteblas en Dresdeno[8]

Max Liebermann (1888)Redakti

Max Liebermann estis en 1874 somere unuafoje ĉe Barbizon proksime de Arbaro de Fontainebleau ĉerpante aĵojn de la t.n. Skolo de Barbizon. Inspirite de la Buchenhalle-verko de Menzels li pentris 20 jarojn pli malfrue en 1888, jaro de tri imperiestroj en Germanujo, post multaj antaŭstudoj [9] kaj sub la freŝa impreso de la morto de imperiestro Frederiko la 3-a, fikcian porimperiestran memorfeston Gedächtnisfeier für Kaiser Friedrich III. in Bad Kösen. Dume la menzel-a versio pri homoj moviĝantaj fortirasonoin de la diservo kaj signifas elanon la komponaĵo liebermanna, kun malplena zono en la malfono kaj la vertikalaĵoj egalaj pri arboj/figuroj, disdonas koncentriĝon kaj trankvilon.[10]

La unua versio de tiu ĉi artaĵo pendas ekde 1997 kiel pruntitaĵo de la londona Tate ĉe Nacia Galerio (Londono). Dua versio estis ĝis 1945 en la menciita budapestha muzeo; ĝi detruitis en 1945.[11]

Utiligoj aliajRedakti

La de Menzel kaj Liebermann atestita uzo por liberaeraj diservoj ne plu necesis post finfaro de Luterkirko en 1894. Krome aranĝitis proksime de Luter-kirko enarbare alia pli eta zono sub libera ĉielo.[12] Tamen Buchenhalle ankoraŭ uzitis por diversaj festoj de civitanoj.[13] kaj en 1932 faritis denove liberaera diservo okaze de la 100-a datreveno fonda de Gustav-Adolf-societo. Post la Dua mondmilito Buchenhalle forgesitis kaj arbustoj kreskintaj malaperigis la lokon.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Woldemar: ein Seltenheit aus der Naturgeschichte. Flensburg 1779
  2. Woldemar. Des ersten Bandes Zweyter Theil [125]
  3. Joseph von Eichendorff: Durch Feld und Buchenhallen. In: Allgemeines Deutsches Kommersbuch, Nr. 356
  4. Extrablatt zu den Privilegirten Jenaischen Wochenblättern Nr. 16, 15.7.1848
  5. Agathe Boretius (eld.): Alfred Boretius: ein Lebensbild in Briefen 1849–1874 (Lehr und Wanderjahre). F. Schneider, Berlin 1900, p. 3
  6. So ungefähr um drei kamen wir in die Buchenhalle. Es ist dies ein wunderschöner Platz im Walde, nach Art eines Amphitheaters mit Bänken versehen. Der Chor und die andre Musik nahmen den höchsten Platz ein. Unten war ein Altar und eine Kanzel errichtet und mit Blumen sehr feierlich verziert. Zuerst wurde 'Ach bleib mit deiner Gnade' gesungen, dann las Prof. Buddensieg die Liturgie; wir aber sangen noch einige Motetten; darauf bestieg Diakonus Link aus Ekartberga die Kanzel und hielt eine schöne geistvolle Predigt. Dann schloß die Feierlichkeit mit mehreren Gesangstücken. – Es war ungemein belebt. Fast alle Badegäste waren da. el Friedrich Nietzsche: Werke: Kritische Gesamtausgabe. Teil I, Band 2: Nachgelassene Aufzeichnungen Herbst 1858 – Herbst 1862. Walter de Gruyter, Berlin / New York 2000, ISBN 3-11-014946-X, p. 120
  7. Adolph Menzel: Die Buchenhalle bei Kösen, 1864; Bleistift. Berlin, Kupferstichkabinett; Skizzenbuch 27, p. 66
  8. Nachmittag im Tuileriengarten
  9. Ekzemplo de antaŭstudaĵo[rompita ligilo]
  10. Adolph Menzel. 1815–1905. Das Labyrinth der Wirklichkeit. Staatliche Museen zu Berlin – Preußischer Kulturbesitz, Berlin 1997, p. 241
  11. Bildinterpreto
  12. Ĝi ĝis nun videblas: temas pri zoneto ĉe la kruciĝo de Eckartsbergaer Straße kaj Ilskeweg komence de la migradopado ĝis Hotelo Wilhelmsburg.
  13. Bildo de fajrobrigadjubileo en 1895

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Buchenhalle en la germana Vikipedio.

51.127511.724166666667