Kommersbuch

libro kun tradiciaj studentaj kantoj

Kommersbuch nomiĝas studentkorporacia kantolibro en Germanlingvio. Enhavas ĝi kantojn necesajn dum tradiciaj studentaj fest(et)oj kaj bankedoj.

kantolibro (dekstre) kun aliaj studentaj uzaĵoj de anoj de la korporacio PV Frankonia

La gamo grandas: ene estas aŭ germanaj poeziaĵoj pri marŝado, amo, patriotrismo de plej granda kvalito aŭ aĵoj gajaj kaj humuraj (sed de tempo al tempo ankaŭ absurdaj, grobaj, absurdaj) tipaj por studentoj pli malpli penemaj kaj seriozaj. Tia kruda liriko (Burschenlyrik) estas specialaĵo kulturhistoria de Germanlingvio.

La plej malnovaj kolektoj estas de Christian Wilhelm Kindleben (Halle 1781), August Christian Niemann (1782 u. 1785), Johann Christian Christoph Rüdiger (Halle 1791), »Akademisches Lustwäldlein«, de Herkules Raufseisen (Altdorf 1794). Komence de la 20-a jarcento estis la plej popularaj libroj la jenaj: »Kommersbuch für deutsche Studenten« (Lepsiko), verko el Lahr redaktite de Friedrich Silcher kaj Friedrich Erk, el Tübingen »Kommersbuch der Tübinger Hochschule«, el Heidelberg »Liederbuch für deutsche Studenten« kaj el Lepsiko »Allgemeines Reichskommersbuch für deutsche Studenten«.

  • "Kommersbuch" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 11. Leipzig 1907, p. 328

Eksteraj ligiloj

redakti