Christian Wilhelm Kindleben

germana teologo kaj publicisto

Christian Wilhelm KINDLEBEN (pseŭdonimoj Michael Brephobius, Florido; naskiĝinta la 4-an de oktobro 1748 en Berlino; mortinta en 1785 en JenaDresdeno[1]) estis germana teologo, verkisto kaj publicisto.

Christian Wilhelm Kindleben
Persona informo
Christian Wilhelm Kindleben
Naskiĝo 4-an de oktobro 1748 (1748-10-04)
en Berlino
Morto 1-an de januaro 1785 (1785-01-01) (36-jaraĝa)
en Jena
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
teologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
tiolpaĝo de Studenten-Lexicon, Halle 1781

Originante el post patra forpaso malriĉigita familio, Kindleben danke al apogantoj povis frekventi la berlinan gimnazion Graues Kloster kaj ekde 1767 studi teologion je Halle ĉe Johann Salomo Semler; laŭ instigo de siaj instruistoj Johann Georg Jacobi kaj de Karl Wilhelm Ramler li provis verkisti. Post la studoj kaj laboro kiel privata instruisto, Kindleben estis kampara predikisto en Kladow, Gatow kaj Glienicke. La predikoj fariĝis sen notoj, parkere aŭ spontanee kaj estis ŝatataj pro facila kompreneblo. Tiam aperis la kaj edifa kaj histori-kritika verko Über den Ursprung, den Nutzen und die Mißbräuche des Kirĉenpatronats (Berlino 1775).

Tion ĉesigis en 1776 aŭ propra decido pro ofica tedo aŭ ordono de superuloj pro nedeca vivostilo; samjare forlasis lin lia dua edzino (divorco en 1777). De printempo 1778 li mallongan tempon estis helpisto de Johann Bernhard Basedow je Philanthropinum, post instruado en Banie (Distrikto Gryfino) kaj Rostock. Post la foriro de Basedow, foriris el Dessau ankaŭ Kindleben. En septembro 1778 li estis en Lepsiko kie li publike kritikis la instrumetodojn de Basedow kaj de Carl Heinrich Nicolai. Tiutempe li iĝis kritikisto de pli malfrue aprezita raciismo.

Doktoriĝo en Frankfurto ĉe Odro (tezotitolo: Disputatio philologica super illa a nonnullis eruditorum agitata quaestione, quam ob causam Pythagoras discipulos iusserit abstinere a fabis) ne sukcesis, sed ja en aprilo 1779 je universitato de Wittenberg kun doktoreco pri tutmonda saĝeco kaj liberaj artoj. Li eĉ planis habilitiĝon por la altlernejo de Bützow. Fiksita dungiĝo en Halle kiel docento lastamomente ne realiĝis pro riproĉoj por troa diboĉemo kaj en 1781 li eĉ devis forlasi la urbon Halle. Dum la lastaj vivojaroj estis li liberprofesia verkisto Berline, Lepsike kaj Dresdene.

Kindleben ankaŭ tradukis verkojn de Plutarko kaj Isokrato kaj diversajn aferojn franclingvajn.

En niaj tagoj oni konas Kindleben kiel kreanton de Studenten-Lexikon, fundamenta verko pri studenta kulturo de la 18-a jarcento. Multaj de li notitaj fakterminoj el la vivo de studentaj korporacioj konserviĝis ĝis nun eĉ en ĉiutaga germana lingvo. Gravegis ankaŭ la unua presita studenta kantolibro; memkompreneble li prilaboris diversajn kolektitajn kantojn por presiĝpreteco.

Pro ke studenta kulturo ĝenerale tiutempe socie ne estis ŝatata, la vicrektoro de la altlernejo konfiskis aĵojn en la loĝejo de Kindleben, relegaciis lin kaj proponis la forpelon el Halle. Danke al Kindleben oni posedas la unuan version de Gaudeamus igitur.

Skribaĵoj (elekto)

redakti
  • Studentenlieder. – Aus den hinterlassenen Papieren eines unglücklichen Philosophen Florido genannt, gesammlet und verbessert von C. W. K., 1781 (represo, Buchdruckerei des Waisenhauses, Halle, Guglolibroj
  • Studenten-Lexicon: aus den hinterlassenen Papieren eines unglücklichen Philosophen Florido genannt, Halle (Saale) 1781 (pluraj eldonoj)
  • Über die Non-Existenz des Teufels. Berlin 1776
  • Der Teufeleien des 18. Jahrhunderts letzter Act. Leipzig 1779
  • Vermischte Gedichte. Berlin-Leipzig 1779
  • Geistliche Gedichte und Lieder. Ohne Ortsangabe 1781
  • Die allerneueste deutsche Orthographie des 18. Jahrhunderts. Frankfurt am Main, Leipzig 1779
  • Leben und Abentheuer des Küsters zu Kummersdorf Willibald Schluterius. Halle 1779
  • Über den Ursprung der Perücken. Berlin 1779
  • Matthias Lukretius, sonst Votius genannt; oder Geschichte eines verunglückten und metamorphisierten Kandidaten, du volumoj. Halle 1780
  • Emanuel Hartensteins eines peregrinierenden Weltbürgers Reise von Berlin über Rostock nach Dresden. Halle 1780
  • Florido oder Geschichte eines unglücklichen Philosophen. Halle 1781
  • Moralische Fragmente zur Kenntniß des Menschen, in Briefen, 1782
  • Zeitverkürzende Unterhaltungen aus Joseph II. ... Leben, 1782
  • Der gehörnte Siegfried, ein Volksroman. 2 volumoj, 1783

Literaturo

redakti
  • Franz Muncker: "Kindlebn, Christian Wilhelm" - ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 15 (1882), p. 765–768
  • Gustav Roskott: Geschichte des Teufels, volumo 2, Leipzig 1869, p. 506–510, 521
  • Konrad Burdach: Studentensprache und Studentenlied. Halle 1894, p. 17–36
  • Walther Killy (eld.): Literaturlexikon. Autoren und Werke deutscher Sprache (15 volumoj). Dua eldono: Walter de Gruyter, Berlin 2009 (KD: Berlin 1998, ISBN 3-932544-13-7) volumo 6, p. 409-410
  1. "Kindleben, Christian Wilhelm", ĉe: Friedhelm Golücke: Verfasserlexikon zur Studenten- und Hochschulgeschixhte. SH-Verlag, Köln 2004, ISBN 3-89498-130-X, p. 173

Eksteraj ligiloj

redakti