Wilhelmsburg (Bad Kösen)

La Monta hotelo Wilhelmsburg (germane: Berghotel Wilhelmsburg, mallongigite Wilhelmsburg) estas klubejo starigita ja la honro de imperiestro Vilhelmo la 1-a en Bad Kösen, Germanio. Nuntempe ĝi utiligatis hotele.

Spekto je Wilhelmsburg disde la salkolekta muro

SituoRedakti

 
La ankoraŭ senarba altebenaĵo ĉ. 1900

Wilhelmsburg situas je alteco de 110 metroj supre de Saale-rivero kaj 222 metrojn supre la marnivelo sur uesta parto de Nikolao-monto ĉe la elirejo urba dekstre de Saale ĉe la strato kondukanta al Eckartsberga. La hodiaŭ arbara montodeklivo estis ĝis la komenco de la 20-a jarcento senarbara kaj uzitis kiel vitejo. La altebenaĵo kaj la pli malsupre situanta vinberĝardeno poseditis en la 18-a jarcento fare de la mineja konsilisto Johann Gottfried Borlach. Sur la altebenaĵo staris tureto el rompitaj ŝtonoj kiu servis ankaŭ kiel veterprognozstacieto. La ventoflago tiea observitits disde la salkolekta muro kio tre gravis por la korekta funkciigo de la muro salkolekta por eviti fuĝon proventan de la salakvo.

HistorioRedakti

 
Porgasta komplekso novkonstruita en 1994

La plataĵo estis pro la belvido en la direkto de Naumburg respektive de Rudelsburg ĉiam tre ŝtatata ekskursocelo. En Bad Kösen fonditis en 1866 por militintoj de la militoj de 1864 kaj 1866 veteransocieto König Wilhelm's Krieger-Verein kies kutimtablo estis en ĉambro de la hotelo Kurgarten am Walde. Post la fondo de la Germana Imperiestra Regno en 1871 decidis la klubanoj konstruon de propra klubejo. Pro tio ili aĉetis laŭ la ideo de la estrarano Friedrich Wolf la iama Borlach-grundon kaj komencis la domkonstruon. En la 10.5.1875 iĝis domsupro-festo. Ĉekonstruo la ĉ. 1750 starigita turo (Fähnchen) enkorpigitis. En la 28.1.1876 permesitis oficiale la nomo Kaiser-Wilhelms-Burg. Unua luprenanto de la gastejo ene estis la estrarano Wolf, la poste ulo la gastejestro Andrä, kies bopatro Gottlieb Wagner gastejestris ĉe Rudelsburg. Je la fino de la 1890-a jaroj Wilhelmsburg ĝojis pri malĉesanta alveno de gastoj eble ankaŭ pro la fakto ke kelnerinis tie Killymane el Transvalo, la adopta filino de la gastejestra geedzparo.[1]

En 1920 la membronombro de la veteranklubo reduktitis ege, mankis pli kaj pli la membrokotizenspezoj kaj la konstruada monpruntaĵo ne pli povis estis kontentigita. Pro tio oni vendis la tuton al la luprenanta gastejestro Paul Schubert. Poste ĝi estis (kun post 1945 ŝanĝita nomo Bergschlößchen) gastejo ĝis kiam la urbo Bad Kösen akiris ĝin en 1968 por instali tie junulargastejon. Sed ĉar la municipo ne disponis pri la necesaj rimedoj por alikonstruo la domo venis en la manojn de VEB Kyffhäuserhütte, maŝinkonstruentrepreno el Artern, kiu ŝanĝis ĝin je feriumadejo por la fabrikanoj kaj ties infanoj.

En la kuro de privatigo post Turniĝo Treuhandanstalt vendis Wilhelmburg-on en 1991 al la familio Becker el Bad Kösen, kiu alkonstruigis novan tranokto-komplekson. De tiam venis la nova nomo Berĝotel Wilhelmsburg.

EkipaĵaroRedakti

 
La festsalonego en sia unua formo

Wilhelmsburg konstruitis laŭ la stilo de novgotiko. La festosalonego disponis pri plafonbildoj faritaj fare de la lokulo Leschke kun portretoj de soldatgvidantoj el la militoj de 1864, 1866 kaj 1870. Dum GDR-tempo la fasado forigitis kaj la plafona bildaro detruitis; la salonego mem pro alikonstruoj perdis ĉ. la duonon de grandeco sia. Hodiaŭ ĝi disponas pri ĉ. 60 sidlokoj. Malgraŭ tiaj ŝanĝaĉoj la novgotikeco ankoraŭ ekkoneblas. Temas pri la lasta profana ejo tiustile en la tuta urbo.

Gastoj famekonatajRedakti

 
Kovrofolio de komponaĵo de Max Kuhring
  • Entomologo Heinrich Friese, kiu ĉ. 1885 faris ennaturajn esplorojn en la tiea medio
  • Komponist Max Kuhring, kiu muzikigis ĉ. 1910 la tekston de poemo de A. Sierau Gruß von der Wilhelmsburg
  • Eostazio-esploristo Alexander von Siebold, en 1898
  • Naciekonomisto Max Weber en juneco (somero 1878)

LiteraturoRedakti

  • W. Faust: Die Kaiser Wilhelmsburg bei Bad Kösen, ĉe: Kurzeitung und amtliche Fremdenliste Bad Kösen, Nr. 17 de la 6.8.1927, p. 1–2.
  • Ruth Merten: Ein Turmzimmer mit Blick auf die Saale, ĉe: Welt am Sonntag, 17.11.1991
  • Anonym: Neue Wege im Hotelmarketing, che: Gastropodium, Nr. 131, 7.1.1998, p. 1.
  • Hans-Dieter Speck: Was Kaiser Wilhelm einst höchstpersönlich taufte, ĉe: Naumburger Tageblatt, 24.4.2010.

NotojRedakti

  1. Ulrich van der Heyden und Joachim Zeller: Kolonialismus hierzulande. Eine Spurensuche in Deutschland, 2008, p. 404.

Eksteraj ligilojRedakti

51.1323611.712735