Transvalo

eksprovinico de Respubliko Sudafriko
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Transvaal (apartigilo)

Transvalo (afrikanse Transvaal [transfAl]) de la mezo de la 19-a jarcento ĝis 1902 estis sendependa Respubliko de Suda Afriko de buroj en suda Afriko. Ĝis 1910 ĝi estis brita kolonio, ĝis 1961 ĝi estis provinco de la Sud-Afrika Unio kaj de 1961 ĝis 1994 provinco de respubliko Sud-Afriko.

Transvalo
31-a de majo 1910 – 27-a de aprilo 1994

provinco de Respubliko Sud-Afriko
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
Situo de Transvalo (oranĝa) en Sud-Afriko

La teritorio de la provinco situas en la nord-oriento de Sud-Afriko, inter riveroj Limpopo kaj Vaal. Ĝi havas areon de 262.500 km². Ĝia ĉefurbo estis Pretorio (nun Ĉvaneo), ankaŭ ĉefurbo de la regno. Sude ĝi limas al aliaj sudafrikaj provincoj, nord-okcidente al Bocvano, norde al Zimbabvo kaj oriente al Mozambiko kaj Svazilando. Ĝi situas alte kaj ne havas marbordon.

En 1994 oni disigis la provincon en la nunajn provincojn Nordokcidenta, Limpopo, Mpumalanga kaj Ĥaŭtengo. Gravaj urboj en la teritorio de Transvalo estas Johanesburgo kaj Vereeniging.

Vidu ankaŭ redakti