715 Transvaalia
asteroido
715 Transvaalia estas malgranda hela asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita de la sud-afrika astronomo Harry Edwin Wood, la 22-an de aprilo 1911 elde la Observatorio de la Unio en Johanesburgo. Ĝia nomo venas de tiu de la sud-afrika provinco Transvalo.
715 Transvaalia | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 715 Transvaalia |
Aliaj nomoj | 1911 LX ; 1961 GF ; 1973 AA ; A915 FA ; A916 NC ; A920 HC |
Historio | |
Malkovrinto | Harry Edwin Wood |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
22-a de aprilo 1911 Johanesburgo |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
414,087 Gm (2,768 AU) 378,483 Gm (2,530 AU) 449,542 Gm (3,005 AU) |
Discentreco | 0,086 |
Meza anomaliangulo | 55,908° |
Klinangulo | 13,813° |
Periodo | 1 680,784 tagoj (4,604 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 17,90 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
46,316° |
Argum. de periapsido | 300,028° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 28,55 km |
Rotacia periodo | 0,4917 tago (11,80 horoj) |
Geometria albedo | 0,2606 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | X |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 9,80 |
La 23-an de aprilo 1920, ĝi estis remalkovrita sed ne tuj rekonita. Ĝi ricevis la provizoran nomon 1920 GZ, kaj poste estis nomita 933 Susi. Nur en 1928 oni konstatis, ke la objekto 1920 GZ ne estis alia ol 715 Transvaalia. La nomo 933 Susi estis tiam redonita al la objekto 1927 CH malkovrita la 10-an de februaro 1927 de Karl Reinmuth.
Eksteraj ligilojRedakti
- angle 715 Transvaalia : Parametroj kaj simulado de orbito (de JPL Small-Body Database Lookup)
- angle Slipo de (715) Transvaalia (de IAU Minor Planet Center)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
714 Ulula | 715 Transvaalia | 716 Berkeley |