August Koberstein

germana historiisto

Karl August KOBERSTEIN (naskiĝinta la 10-an de januaro 1797 en Darłowo, mortinta la 8-an de marto 1870 en Bad Kösen) estis germana filologo kaj pedagogo.

August Koberstein
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1797 (1797-01-10)
en Darłowo
Morto 8-an de marto 1870 (1870-03-08) (73-jaraĝa)
en Landesschule Pforta
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Okupo
Okupo instruisto • literaturhistoriisto
vdr

Vivo redakti

Estante filo de ĉekadeteja instruisto (en Słupsk) kaj paroĥestro li frekventis la kadetejon de Słupsk kaj Potsdam (inter 1809-11) kaj la Frederiko-Vilhelmo-gimnazion en Berlino. Inter 1816 kaj 1819 li faris diversfakampleksam studon en Berlino kiel li ege influitis de la filologoj Friedrich August Wolf kaj August Boeckh kaj de la filozofoj Hegelo kaj Karl Wilhelm Ferdinand Solger. Nur dum la deĵorado ĉe Landesschule Pforta (1820-70) Koberstein specialiĝis pri germanistiko kaj ekkontaktis fakulojn de tiu ĉi moderna filologio, ekz. la fratoj GrimmKarl Lachmann. Grandan intereson pri la tiutempaj literaturo kaj estetiko, ĉefe pri la verkoj kaj personeco de Ludwig Tieck, etendigis liajn kampojn filologian-malnovgermanan al la okupiĝo pri literaturhistorio.

En la kuro de tia mallaŭprograma emancipiĝo de literaturhistorio el la sino de filologio naskiĝis la koberstein-a verko Grundriß zur Geschichte der deutschen Nationalliteratur zum Gebrauch auf gelehrten Schulen entworfen (1827). Ekde la 3-a eldono de 1837 ĝi iĝis tute porinstruista kompendio sufiĉe utila. Ekde la 4-a eldono (1847-66, en tri volumoj) la superrego de la malnova germana literaturo inversiĝis je elaltigo de moderna literaŭro. Fine estiĝis 55 volumoj inter 1872–84 eldonitaj de K. Bartsch). Kontraŭe al la literaturhistoriverko de Georg Gottfried Gervinus, kiu cedis tro multe da spaco al la politikaj skribaĵoj, Koberstein restis fidela al siaj ordigoj estetika kaj ĝenra. Malgraŭ intertempe ĝenanta ŝabloneco tiu ĉi sistemo evidentiĝis pli fruktodona pro profunda materiala sistemigo, abundo da faktoj kaj sensiveco pri literaturaj evoluoj. Tio helpis daŭripovecon de tiu ĉi nova fakbranĉo kvankam antaŭe la verko de Gervinus pli furoris.

Graveco redakti

Koberstein estis bonega interpretisto kaj preleganto: ĉe Literaria en Naumburg li faris pli ol 50 prelegoj. Tio atestitis en antologio ĉi priea kun la titolo Vermischte Aufsätze zur Literaturgeschichte und Ästhetik (1858). Lia artista sensiveco senteblas ankaŭ en la laŭtlegadmaniero laŭ la metodo de Tieck, de verkoj el la germana kaj angla literaturoj. Famaj iĝis ankaŭ liaj surscenigoj de teatraĵoj kun lernantoj en Schulpforta. Lia de romantikismo ĉerpanta artokoncepto videblas brile kiam li prezentis en sia verko Grundriß tiun ĉi gravan epokon. Por li gravis la tiama renovigo de popola poezio; li pli ŝatis Goethe ol Schiller. Por li estis eĉ Tieck pli grava ol Schiller. Ankaŭ Kleist ege favorigitis de li. En 1824 li nuptis Caroline Henriette Auguste Hecker; lia filo Karl Koberstein estis kortega aktoro en Dresdeno, la nepo Hans Koberstein historipentristo. Koberstein engaĝiĝis ankau politike por la konservativistoj kaj estis en 1848 estro de la Konstitucio societo de Naumburg. En julio 1848 li gvidis kunvenon ĉe Buchenhalle.

Verkoj (elekto) redakti

  • Über das wahrscheinliche Alter und die Bedeutung des Gedichtes vom Wartburger Kriege, Naumburg 1823 (surrete).
  • Grundriß der Geschichte der deutschen National-Litteratur, unua eldono: Leipzig 1827, sesa eldono: 1884, PDF (kvara eldono 1847).
  • Vermischte Aufsätze zur Litteraturgeschichte und Aesthetik, Leipzig 1858 (surrete).
  • Laut- und Flexionslehre der mittelhochdeutschen und der neuhochdeutschen Sprache in ihren Grundzügen. Zum Gebrauch auf Gymnasien. 1. Auflage: Pforte 1862, dua eldono: Halle 1867 (surrete).
  • eldonistece: Heinrich von Kleist – Briefe an seine Schwester Ulrike, Berlin 1860 (surrete).

Honoroj redakti

  • Honordokoriĝo en Vroclavo, 1857
  • Honora membro ĉe Göttinger gelehrte Gesellschaft, 1870

Fonto redakti

Frenzel, Elisabeth, "Koberstein, August" ĉe: Neue Deutsche Biographie 12 (1980), p. 246-247, (tie ĉi interrete)