La Zooparko de Bad Kösen (germane: Tierpark Bad Kösen) situas proksime de la stacidomo malpost la kuracbanparko rekte ĉe Saale-rivero en Bad Kösen, Germanujo (Parkstraße 5). Ĝi havas grandecon de 0,45 hektaroj.

Bestoĝardeno en Bad Kösen fotite disde la alia Saale-riverbordo
Alpako kontaktema

Detaloj redakti

Ĝi fonditis en 1957. Pli ol 220 bestoj de pli ol 50 specoj admireblas inter kiuj estas ne nur regionaj hejmaj kaj sovaĝaj sed ankaŭ simioj, ursoj, papagoj, lamoj kaj alpakoj. Etinfanoj ŝatas la bestokareszonon, pli grandaj vizitantoj la komentitajn manĝigojn. Laŭlonge de Saale-rivero invitas kultura kaj regionhistoria pado etendigi la lernadon eksteren de konoj pribestaj. De tio ankaŭ funkcias pramservo al la alia riverbordo. La parko estas malfermita ĉiutage.

Inter specialaj ĉiujaraj aranĝoj menciindas la festoj parka kaj porbestopatrona. Ĉiujare ne tute 35.000 homoj vizitas tiun ĉi bestoĝardeneton kaj ties ĉ. 50 mamulojn kaj 100 birdojn.

Societo amikara redakti

Ekde la 1.1.1993 ekzistas amikara societo Freunde des Tierpark Bad Kösen e.V. kun ne tute kvar dekoj da membroj kiun estras Marno Scherling kaj Peter Fritsche. En la 1.4.2000 ĝi transprenis de la municipo pliajn taskojn. Ĉiujare ne tute 35.000 homoj vizitas tiun ĉi bestoĝardeneton kaj ties ĉ. 50 mamulojn kaj 100 birdojn.

Eksteraj ligiloj redakti