Karl Richard Lepsius

Karl Richard LEPSIUS (naskiĝinta la 23-an de decembro 1810 en Naumburg, mortinta la 10-an de julio 1884 en Berlino) estis germana egiptologo, muzea direktoro kaj arĥeologo. Li estis lerninto de Landesschule Pforta. Je lia honoro nomitis la asteroido 55733 Lepsius.

Carl Richard Lepsius

VivoRedakti

Estante filo de la historiisto Carl Peter Lepsius li studis en Leipzig, Göttingen kaj Berlino filologion kaj komparitan lingvikon. En 1883 li doktoriĝis per skribaĵo jena »De tabulis Eugubinis« antaŭ kontinuigo studa en Parizo. Tie ricevis lia skribaĵo »Paläographie als Mittel für die Sprachforschung« (Berlino 1884) la Volney-premion de la Franca Akademio.

En 1835 li iris Italujon kaj skribis en Romo la faman leteron »Lettre à Mr. Rosellini sur l'alphabet hiéroglyphique« (1837), kie li klarigis sian sciencajn teoriojn pri hieroglifoj. Poste li liveris la unuajn bonajn eldonojn de pli longaj malnovegiptaj tekstoj, kiel: »Auswahl der wichtigsten Urkunden des ägyptischen Altertums« (Leipzig 1842) kaj »Totenbuch der Ägypter nach dem hieroglyphischen Papyrus in Turin« (Leipzig 1842), kun la unua kompleta teksto de tiu ĉi religia libro. La tuton li eĉ kompletigis per la publicitaĵo »Älteste Texte des Totenbuchs nach Sarkophagen des altägyptischen Reichs im Berliner Museum« (Berlino 1867). Krome li profitis de sia restado italuja esplorante pri la lingvoj etruska kaj oska kies restaĵon oni povas legi ĉe »Inscriptiones umbricae et oscae« kun informa komentaro (Leipzig 1841).

Inter 1842 kaj 1845 li faris laŭ kostoj de reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a (Prusio) grandan ekspedicion al Egiptio kaj Nubio kies rezultoj ege feliĉis. Reveninte li iĝis orda profesoro Berline kaj elektitis akademi-membro en 1850. Lepsius ankaŭ engaĝiĝis en la plibeligo de la Egiptia muzeo en Berlino kies kunestro li iĝis en 1855. Li ekdirektoris en 1865. De la impresa verko »Denkmäler aus Ägypten und Äthiopien« aperis 12 volumoj kun 963 tabuloj (Berlino 1849 ĝis 1860). Ordigite laŭ historiaj vidpunktoj tiu ĉi verko metis fundamenton pri la egiptologio. La tien ĉi komplementa teksto venis nur postmorte prizorgate de Kurt Sethe (Leipzig 1897–1904).

Koncerne la historion de Egiptio gravis »Chronologie der Ägypter« ( 1849) kaj »Königsbuch der alten Ägypter« (Berlino 1858). Por nefakuloj li eldonis »Briefe aus Ägypten, Äthiopien und der Halbinsel des Sinai« (Berlino 1852). Aliajn specialajn esplortekstojn Lepsius publikigis en multaj akademiaj kolektoj. Krome li ankaŭ faris lingvikajn komparojn strebante enkonduki unuigitan fonetikan alfabeton taŭgan por ĉiu ajn lingvo. En la dua eldono de la en 1855 unuafoje eldonita verko »Standard Alphabet for reducing unwritten languages and foreign graphic systems to a uniform orthography in European letters« (Londono 1863) li provis transkribi ne malpli ol 120 lingvoj.

Ekde 1864 li estis eldonisto de la brugsch-a gazeto »Zeitschrift für ägyptische Sprache und Altertumskunde«, kiu iĝis danke al Lepsius internacia referencperiodaĵo.

En printempo 1866 okazis dua vojaĝo Egiption dum kiu li trovis ĉe la ruinoj de San en la Delto (Tanis) gravegan enskribaĵon kiun li tuj publikigis, nome »Das bilingue Dekret von Kanopus« (Berlino 1867). Krome li verkis »Nubische Grammatik mit einer Einleitung über die Völker und Sprachen Afrikas« (Berlino 1880), frukto de la menciita dua vojaĝo al Egiptio. Kiel berlina universitata profesoro, direktoro de la egiptia sekcio de la Reĝaj muzeoj, kiel membro de la berlina akademio kaj de multaj aliaj societoj de fakuloj li havis multajn kontaktojn. En 1873 li nomumitis supera bibliotekisto de la Reĝa biblioteko de Berlino kaj en 1883 sekreta supera registarkonsilisto.

Lia filo Richard Lepsius estis geologo kaj paleontologo, lia filo Johannes Lepsius teologo. Ĉi-lasta iel vane ade atentigis la mondon pri la Armena genocido.

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Leipzig 1908, p. 431-432 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligilojRedakti