Csatár Tar
Csatár Tar [ĉatAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tar Csatár estis hungara aktoro, infanĝardenisto.
Csatár Tar | |
---|---|
Csatár Tar | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 8-an de septembro 1836 en Nagyvárad (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 15-an de marto 1883 en Kaposvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Tombo | Tombejo Keleti |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Csatár Tar[1] naskiĝis la 8-an de septembro 1836 en Nagyvárad (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Oradea en Rumanio), li mortis la 15-an de marto 1883 en Kaposvár.
Biografio redakti
Csatár Tar lernis en sia naskiĝurbo kaj Debrecen. Inter 1857–1862 li estis aktoro, poste pro gorĝa malsano li devis forlasi la scenejon. En 1871 li translokiĝis al Kaposvár kaj establis modelan infanĝardenon. Li verkis kaj tradukis teatraĵojn. Lia edzino estis kunulo ne nur en la aktorado, sed ankaŭ en zorgado de la infanĝardeno.
Liaj teatraĵoj redakti
- Ahogy az asszony akarja
- A falu legénye
- tradukaĵoj el la franca
Memorigiloj redakti
- infanĝardeno de Kaposvár portas la nomon "Tar Csatár"