Kalvinana preĝejo (Kecskemét)

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Kecskemét, en la urbocentro.

Kalvinana preĝejo de
Kecskemét
Kalvinana preĝejo en Kecskemét
Kalvinana preĝejo en Kecskemét
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kecskemét
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Bács-Kiskun
Dato de konsekro 1684
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrurenesanco, baroko, copfo
Konstruado 1680–1684
Specifo
Alto 53 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Inter 1540-1564 la kalvinanoj uzis la katolikan preĝejon. Poste la kalvinanoj konstruis apartan lignan preĝejon, kiu baldaŭe cindriĝis pro incendio. Poste venis permeso de la turkoj, kiu estis unika en la tiama Osmana Imperio. En la 1680-aj jaroj la preĝejo pretiĝis. En la 18-a jarcento konstruiĝis al la preĝejo ankaŭ pli nova navo.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola laŭ la ĉefplaco, tamen duone ĝi estas ĉirkaŭbrakumita de bazardomoj. Tial la fasado estas malsimetria. La enirejo estas tra porĉo kaj la kvadrata turo, kiu plene reliefas. La tegmento estas ŝela. Komence la interna parto estis riĉkolora, sed baldaŭe ĝi iĝis plene blanka.

Fontoj redakti