1680-aj jaroj
jardeko
La 1680-aj jaroj estis la naŭa jardeko de la 17-a jarcento.
Jarmiloj: | 2-a jarmilo |
Jarcentoj: | 16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento |
Jardekoj: | 1650-aj 1660-aj 1670-aj - 1680-aj - 1690-aj 1700-aj 1710-aj |
Jaroj: | 1680 1681 1682 1683 1684 1685 1686 1687 1688 1689 |
Gravaj okazaĵoj
redaktiEŭropo
redakti- Batalo de Vieno: la 12-a de septembro 1683, la otomana armeo estas forpuŝata. (Legendo asertas ke panfaristoj, frue vekiĝinte, alarmis kontraŭ otomana atako, kaj ricevis privilegion fari kornbulkojn imitante la formon de la otomana emblemo.)
- La Paco de Regensburg (15-a de aŭgusto 1684) oficialigas la konkerojn de Ludoviko la 14-a en Flandrio.
- La 18-a de oktobro 1685, per la Edikto de Fontainebleau, Ludoviko la 14-a nuligas la Edikton de Nantes: la Protestantismo estos malpermesita en Francio, kaj pli ol 300 000 protestantistoj ekziliĝos.
- En 1688 komencas la milito de la ligo de Augsburg.
- La Glora Revolucio de Anglio (1688 - 1689) eltronigas Jakobon la 2-an kaj surtronigas lian filinon Marian la 2-an kaj ŝian edzon Vilhelmon la 3-an.
Ameriko
redaktiAzio
redakti- La traktato de Nerĉinsk estas parafita la 6-a de septembro 1689 (aŭ la 27-a de aŭgusto en la julia kalendaro) inter Rusio kaj Ĉinio.
Gravaj personoj
redaktiReĝantoj kaj Ŝtatestroj
redaktiEŭropo
redakti- Ludoviko la 14-a de Francio (1643 - 1715)
- Kristiano la 5-a de Danio kaj Norvegio (1670 - 1699).
- Karlo la 2-a de Anglio, Skotio kaj Irlando (1660 - 1685).
- Jakobo la 2-a, de Anglio, Skotio kaj Irlando (1685 - 1688), lia pli juna fratro.
- Maria la 2-a (1689 - 1694) kaj Vilhelmon la 3-an (1689 - 1702), de Anglio, Skotio kaj Irlando.
- Karolo la 11-a de Svedio (1660 – 1697).
- Imperiestro Leopoldo la 1-a de Sankta Romia Imperio (1658 – 1705).
- Johano la 3-a Sobieski de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (1674 - 1696).
- Petro la 2-a de Portugalio (1648 - 1706).
- Fedor Aleksejeviĉ aŭ Teodoro la 3-a de Rusio (1676 - 1682)
- Ivano la 5-a de Rusio (1682 - 1689) (kun-caro kun Petro la Granda)
- Petro la Granda de Rusio (1682 - 1725)
- Karlo la 2-a de Hispanio (1665 - 1700).
- Frederiko la 1-a de Prusio (1657 - 1713)
Azio
redakti- Aurangzeb de Mogola Imperio (1658 - 1707)
- Imperiestro Kanĝi (康熙, kāng xī) de Ĉinio (1661 - 1722)
- Imperiestro Higashiyama de Japanio (1687 - 1709)
- Rajaram Chhatrapati (Maratha Imperio) (1680 - 1700), en la nuna Maharaŝtro
Afriko
redakti- Sultano Moulaj Ismail de Maroko (1672 - 1727).
Mortintoj
redakti- François de La Rochefoucauld, la 17-a de marto 1680
- Nicolas Fouquet, verŝajne la 3-a de aprilo 1680 en prizono.
- Pierre Corneille, la 1-a de oktobro 1684
- Johannes Hevelius, la 28-a de januaro 1687
- Jean-Baptiste Lully, la 28-a de novembro 1687
Literaturo
redakti- Komenco de la Kverelo inter Antikvuloj kaj Modernuloj en Francio.
Malkovroj
redaktiLa 5-a de julio 1687 aperas Philosophiae Naturalis Principia Mathematica, ĉefa verko de Isaac Newton.