Gyula JOÓ [djula jO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Joó Gyula estis hungara juristo, akademia instruisto, presbitero.

Gyula Joó [1] naskiĝis la 17-an de julio 1876 en Abony, li mortis la 4-an de majo 1945 en Kecskemét.

Biografio redakti

Gyula Joó studis komence en Kalvinana Jura Akademio (Kecskemét), poste en Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj Heidelberg. Li akiris 2 diplomojn en Budapeŝto en 1899 kaj en la sekva jaro. Post siaj studoj li praktikadis en Kecskemét. Inter 1903 kaj 1945 lio instruis en la menciita akademio, eĉ inter 19121921 li estis akademiestro. Li estis ankaŭ privata profesoro en Scienca Universitato Ferenc József inter 1911–1918. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn. Li estis ankaŭ presbitero en Kecskemét.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Tanulmányok a magyar–horvát közjogi viszonyok köréből (Kecskemét, 1897)
  • Fiume közjogi helyzete (Kecskemét, 1906) - studo
  • A másfél százados polémia Fiume birtokáért (Budapeŝto, 1932, 1942)
  • A magyarság helyzete a Kárpátmedencében (Kecskemét, 1943)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Kecskemét

Fontoj redakti