Kalvinana Jura Akademio (Kecskemét)

La Kalvinana Jura Akademio en Kecskemét estis grava edukejo en Hungario.

La iama malnova kalvinana kolegio en Kecskemét

Historio redakti

Dum dominado de turkoj la kalvinanoj en Kecskemét havis liberecon pri la religio. Ili konstruis kalvinana bazlernejon en 1564. Ĝi bruldetruiĝis en 1678, pli nova domo estis konstruita en 1753. Intertempe la edukado okazis jam en meza nivelo. En 1831 oni konstruis la videblan konstruaĵon, kie jam altlernejo funkciis kun teologia kaj jura fakultatoj. Tiu dato estas naskiĝdato de la akademio. En 1835 oni deklaris ĝin liceo, en 1841 altlernejo. Post falo de la Hungara revolucio de 1848 la Habsburgoj mallevis la rangon al gimnazio. Pro la politikaj reformoj la altlernejo estis refondita en 1860, post 4 jaroj la studentoj lernis jam 4 jarojn. Ekde 1913 la altlernejo ricevis imponan novan domon. En 1924 la titolo oficiale iĝis universala kalvinana jura akademio, kiu plene ĉesis komence de la socialismo en 1949.

Elektitaj instruistoj redakti

Elektitaj studentoj redakti

Fontoj redakti