Gyula Bielz
Gyula Bielz [djula bilc?], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bielz Gyula estis aŭstrohungara, poste rumania arthistoriisto, muzeologo. Lia persona nomvarianto estis Julius.
Gyula Bielz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 18-an de marto 1884 en ![]() ![]() |
Morto | la 9-an de junio 1958 en ![]() |
Lingvoj | germana • hungara • rumana |
Ŝtataneco | Hungario Aŭstrio Rumanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | juristo advokato muzeologo ![]() |
Gyula Bielz[1] naskiĝis la 18-an de marto 1884 en Orlát (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Orlat en Rumanio), li mortis la 9-an de junio 1958 en Sibiu.
Biografio
redaktiGyula Bielz akiris juran diplomon kun doktoriĝo en Kalvinana Jura Akademio (Kecskemét) en 1907, sed li studis ankaŭ en Scienca Universitato Ferenc József, Berlino kaj Munkeno. Inter 1908–1918 li havis postenon en la plej supera juĝejo en Vieno, poste li estis advokato ĝis 1927, pli poste li havis altan postenon en muzeo de Sibiu. Inter 1950–1958 li laboris en rumana akademia instituto. Li kontribuis germane kaj rumane pri artoj de saksoj en Transilvanio.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Führer durch die Volkskundliche Sammlung des Br. Brukenthalischen Museums. (1928)
- Porträtkatalog der Siebenbürger Sachsen. (1936)
- Schriftum zur Kunst in Sibenbürgen. (1943)
- Die Graphik in Siebenbürgen. (1947)
- L'art des orfèvres saxons de Transylvanie (1957)
- Ein Hermannstädter Malerkreis um 1850. (1970)