Elek Kada
Elek Kada, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kada Elek estis hungara urbestro, advokato, politikisto, parlamentano, ĵurnalisto.
Elek Kada | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de majo 1852 en Kecskemét |
Morto | 24-an de junio 1913 (61-jaraĝa) en Kecskemét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto ĵurnalisto ![]() |
Elek Kada [1] naskiĝis la 2-an de majo 1852 en Kecskemét, li mortis la 24-an de junio 1913 en Kecskemét.
Biografio
redaktiElek Kada frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis juron en Kalvinana Jura Akademio (Kecskemét) kaj Reĝa Jura Akademio (Pozsony). Post la diplomo li laboris en la ŝtata administrado en Pest (urbo). En 1875 li advokatiĝis kaj hejmenvenis, kie li estis privata advokato. En la sekva jaro li edziĝis. En 1878 li estis elektita parlamenta deputito, poste denove en 1881. Inter 1884 kaj 1891 li laboris en Hungaraj Ŝtatfervojoj, poste li estis ĵurnalisto en Budapeŝto. Ekde 1897 ĝis sia morto li estis urbestro de Kecskemét. Tiu periodo estis ora epoko de la urbo, stabiliĝis la urba buĝeto, la urbo prenis modernan aspekton, li fondis la urban muzeon, bibliotekon, muzikan, komercan lernejojn, kinejon, frenezulejon, li konstruis Artistkolonion, novan kolegion, Palacon Luther, Palacon Cifra, stacidomon, novan kvartalon, li plantis apud la urbo vitojn persikojn.
Elektitaj kontribuoj
redaktiMemorigiloj
redakti- strato, memortabulo kaj mezlernejo en Kecskemét
- busto en Kecskemét [2]
- premio Kada Elek