PÁZMÁNY Zoltán [pAzmAnj] (n. en Hungara reĝlando en Szentgyörgymező (nun urboparto de Esztergom), 26-a de marto, 1869 – m. en Ĉeĥoslovakio en Brestovec (distrikto Komárno) la 21-a de majo 1948) estis hungara tradukisto, juristo, universitata profesoro de la romia juro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis szilasi kaj laki.

Biografio redakti

Zoltán Pázmány frekventis mezlernejojn en Komárom, Győr, Esztergom, poste li plulernis en universitato en Romo 3 jarojn, fine li doktoriĝis en Universitato de Budapeŝto en 1890. Li estis komencanta juristo en Szabadka, poste li estis subnotario en Fiume. Li komencis instrui en 1896 en Kalvinana Jura Akademio (Kecskemét), ekde 1903 en Jura Akademio (Pozsony), fine en Budapeŝto jam kiel privata profesoro. Li plurfoje vojaĝis eksterlande, kie li vizitis universitatojn de Parizo, Londono, Lejpcigo, Zuriko kaj Vieno.

Li ofte tradukis (foje sub pseŭdonimoj Excelsior kaj Mac Donald).

Li prelegis, verkis kelkajn artikolojn pri kaj en Esperanto, estis prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo dum 1925-1928. Lia propaganda broŝuro aperis en 1911.

Fontoj redakti