László Ottlik

hungara filozofo, politologo

László Ottlik [lAslO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ottlik László estis hungara filozofo, politologo, altlerneja instruisto. Liaj nobelelaj antaŭnomoj estis (laŭ origina ortografio) felsőozoróczi [felŝOozorOci] kaj kohanóczi [kohanOci].

László Ottlik
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1895 (1895-10-17)
en Budapeŝto
Morto 15-an de februaro 1945 (1945-02-15) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filozofo
politikologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

László Ottlik[1][2] naskiĝis la  17-an de oktobro 1895(nun 1895-10-17) en Budapeŝto, li mortis la 15-an de februaro 1945 (konstatita juĝeja dateno) en Budapeŝto.

Biografio

redakti

László Ottlik maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1913, poste li batalis dum la 1-a mondmilito, pli poste li akiris ŝtatsciencan (1922) kaj filozofian (1924) diplomojn en Scienca Universitato Péter Pázmány. Jam ekde 1919 ĝis sia morto li laboris en pluraj ministerioj kun postenoj, dum li instruis en Kalvinana Jura Akademio (Kecskemét) (1922–1940), en Universitato Péter Pázmány (1927–1941), fine en Scienca Universitato Ferenc József (1941–1944). Li mortis dum sieĝo de Budapeŝto en nekonataj cirkonstancoj.

Li kritikis la marksismon, tial liaj verkoj estis malpermesitaj dum la socialismo. Li edziĝis en 1919, poste 2 filinoj naskiĝis en 1920 kaj 1923. Li ricevis premion en 1940.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Síró sugarak. (poemaro, 1917)
  • A marxizmus társadalomelmélete (1922)
  • Jog és társadalom. I–II. (1925)
  • Diktatúra és demokrácia. (1929, ankaŭ germane)
  • A politikai rendszerek. (1939)
  • Politikai géniusz – politikai elit. – Felelősség a politikában. (1944)
  • Új Hungária felé. (2008)
  • Válogatott írások. (elektitaj verkoj, 2020)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti