Vinisto

fakulo de vingustumado

Vinisto, kelisto, aŭ vinkelnero (en la franca originala sommelier do tiel proponita esperantigo someliero) laboras aŭ en (ofte nur luksa) restoracio kaj konsilas al la gastoj aŭ direktantoj pri la vinofertoj de la restoracio aŭ li/ŝi estas konsilisto en vinkomercado. En la restoracio, li/ŝi proponas al la gastoj konvenajn vinojn al iliaj manĝaĵoj. La vinisto respondecas pri vinsortimento, ties rezervado, aĉetado kaj decidas, kiam kiu vino estas vendebla, laŭ matureco de la vino.

Vinisto taksante vinon. Sur la arĝenta kolĉeno pendas vingustuma kaliko.