Malfermi la ĉefan menuon

Gyula Mészöly [djula mEsoj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mészöly Gyula estis hungara biologo, profesoro, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio.

Gyula Mészöly

Gyula Mészöly naskiĝis la 6-an de januaro 1910 en Suhopolje (nuntempe en Kroatio). Li mortis la 18-an de marto 1974 en Kecskemét.

BiografioRedakti

Gyula Mészöly frekventis universitaton en Budapeŝto. Li komencis labori en Érd, sed ekde 1936 li instruis en Baja. Tie krom la instruado li formis eksperimentan areon por kreskaĵoj ekde 1941. Post la 2-a mondmilito li daŭris la esploradon ankaŭ en Kecskemét kaj Cegléd. Li precipe okupiĝis pri tomatoj. Inter 19571972 li estis parlamentano. Ekde 1967 li instruis en universitato. Li ricevis premion Kossuth en 1956, poste ankaŭ aliajn premiojn kaj medalojn.

MemorigilojRedakti

Verkaro (elekto)Redakti

  • A paradicsom szántóföldi termelése 1948
  • Paradicsomtermesztés (Kultivado de tomato) 1961
  • A növénytermesztés kézikönyve 1970

FontojRedakti