Érd
Érd [Erd] estas urbo (kun departementorajto) en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, Distrikto Érd, kies centro estas. Ĝi estas latine Tusculanum, turke Hamzabék, germane: Hanselbeck.
Érd | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo kun departementaj rajtoj (2006–) Hungaria urbo (1978–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2030 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 71 338 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 178 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 23′ N, 18° 55′ O (mapo)47.38333333333318.916666666667Koordinatoj: 47° 23′ N, 18° 55′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 60,54 km² (6 054 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Érd [+] | |||||
Geografio
redaktiÉrd jam kontaktiĝas kun Budapeŝto. Ĝi situas laŭ la fervojo Budapeŝto-Balatono kaj Budapeŝto-Pécs, laŭ la aŭtoŝoseo M6 al Pécs, fine laŭ la aŭtoŝoseo M0, kiu ĉirkaŭas Budapeŝton.
Historio
redaktiPli frue la komunumo estis romiana Tusculanum. La unua hungarlingva mencio okazis en 1253. En 1684 la setlejo liberiĝis de turkoj. En 1776 Érd iĝis kampurbo. En mezo de la 20-a jarcento ĝi estis la plej granda hungara vilaĝo ĝis 1979, kiam ĝi iĝis urbo kaj en 2005 ricevis la rangon departementorajta.
Ĉe la suda periferio de Budapeŝto tiu favorata ĝarden-vilaĝo fariĝis industria centro dum la lastaj jardekoj, sekve ĝi ege rapide ampleksiĝis al granda "planed-urbo" - kun preskaŭ centmila loĝantaro. Tie-ĉi nia vojo suden estas fakte de antikva origino: de la ĉefurbo de la Romia provinco Panonio (Aquincum - norde de Budao) tiu vojo pavimita kondukis la komercistojn kaj legiojn al Nord-Italio (i.a. al Milano), kaj reen, kaj ĝi restis daŭre gravega komerca kaj strategia vojo tra Pannonia, Transdanubio, apud Balatono.
Vidindaĵoj
redakti- minareto, konstruita en la 16-a jarcento, interesa restaĵo de la turka okupado, el kiu restis en Hungario sume 3
- geografia muzeo
- paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo (Érd) (la plej malnova)
- paroĥa preĝejo Koro de Jesuo (Érd) (en Nova Urbo)
- paroĥa preĝejo Karmelmonta Dipatrino (Érd) (en poŝtista loĝkvartalo)
- paroĥa preĝejo Stefano la 1-a (Érd) (en loĝkvatalo Parkváros)
- vota kapelo (Érd)
- Kalvinana preĝejo (Érd)
- Luterana preĝejo (Érd)
- Baptisma preĝdomo (Érd)
Famuloj
redakti- en Érd naskiĝis:
- en Érd mortis:
Famaj nomportantoj
redaktiĜemelurboj
redaktiReferencoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans
-
Urbodomo
-
Geografia muzeo
-
Infanĝardeno