Preĝejo Koro de Jesuo (Érd)

Preĝejo Koro de Jesuo en Érd

La preĝejo Koro de Jesuo estas sakrala konstruaĵo en urbo Érd (Hungario), en loĝkvartalo Nova Urbo.

Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Érd
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Érd
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Érd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Érd
paroĥo loke
Dato de konsekro 1929
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gáspár Fábián
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 19271930
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Érd, Újfalu, Alsó utca 56.
vdr

Historio redakti

En Érd preĝdomo funkciis jam en la 15-a jarcento, ekde la 18-a jarcento jam kirko. La inundo de Danubo (1838) forviŝis la riverbordan parton de la vilaĝo, poste nova vilaĝparto kreiĝis kun nomo Nova Vilaĝo (post la urbiĝo Nova Urbo). En tiu vilaĝparto ekde 1923 diservoj okazis en la lernejo. La kirko mem konstruiĝis inter 1927-1930, pli poste jam propra pastro servis. La 3 sonoriloj estis faritaj en 1928, la orgeno estis kreita en 1946 en Ajka, sed en 1987 ĝi estis metita en tiun preĝejon. La preĝejo ricevis paroĥan rangon en 1967. La konstruaĵo plene renoviĝis en 1999.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto, sed la enirejaj ŝtupoj jam estas ekster la korto. La fasado estas preskaŭ simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. Super la enirejo granda rozvitralo videblas. La navo havas ankaŭ krucnavon kaj finiĝas en plurlatera absido.

Kermeso okazas dum tago de Sankta Koro.

Fontoj redakti