László Romics [lAslO romiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Romics László estis hungara kuracisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2001).

László Romics
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1936 (1936-10-26)
en Érd
Morto 30-an de julio 2011 (2011-07-30) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto • universitata instruisto
vdr

László Romics [1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1936 en Érd. Li mortis la 30-an de julio 2011 en Budapeŝto.

Kuracejo Romics László

Biografio redakti

László Romics studis en Medicina Universitato de Budapeŝto inter 1956-1962, poste li laboris en la universitata hospitalo. En 1982 li estis nomita direktoro en alia malsanulejo, sed post 3 jaroj li revenis al la pli frua hospitalo, krome li iĝis katedrestro en la universitato. Li doktoriĝis en 1994 antaŭ la akademio. Li estis rektoro inter 1996-1999. Li okupiĝis precipe pri efikoj de la manĝado. Li ricevis memormedalojn kaj premiojn inter 1992-2011 (la lastan jam postmorte).

Verkaro (elekto) redakti

  • A lipoprotein frakciók megoszlása arteriosclerosis obliteransban szenvedő férfiakban (1989)
  • Plasma lipoprotein (a) Concentration and Phenotypes in Diabetes mellitus (1993)
  • Lipidszintcsökkentő kezelés és rhabdomyolysis (2003)

Memorigiloj redakti

En Érd kuracejo prenis la nomon "Romics László" (vidu la foton!).

Fontoj redakti