Gábor Faragho [farago], laŭ hungarlingve kutima nomordo Faragho Gábor estis hungara oficiro, kolonelo, ministro, parlamentano.

Gábor Faragho [1] naskiĝis la 16-an de februaro 1890 en Kecskemét. Li mortis la 22-an de decembro 1953 en Kecskemét.

Biografio redakti

Gábor Faragho frekventis militakademion en Budapeŝto inter 1907 kaj 1910. Li finbatalis la 1-an mondmiliton, kie en 1917 li atingis la rangon kapitano. Inter 1921 kaj 1923 li plulernis en la armea stabo, poste li ricevis diversajn postenojn. En la jaroj 1940 kaj 1941 kiel kolonelo li ricevis taskon en ambasadorejo en Moskvo. En 1942 li estris la provincan policon. Post 2 jaroj pro ordono de Miklós Horthy en Moskvo li surskribis batalhalton. En jarfino de 1944 li estis ministro pri publika provizado duonjaron, samtempe parlamenta deputito. Ekde mezo de 1945 li estis emerito. La komunistoj en 1951 volis lin deporti, sed la aktuala rusa ambasadoro malpermesis ĝin.

Fontoj redakti