Muzeo Katona József

Muzeo Katona József estas ĉefe bildgalerio, krome historia muzeo en Kecskemét, en Palaco Cifra.

Muzeo Katona József en Kecskemét

Historio redakti

La palaco Cifra estis konstruita en 1902 por loĝdomoj kun teretaĝaj vendejoj. En la 1910-aj jaroj la urba municipo ricevis pentraĵojn, poste ankaŭ aliaj mecenatoj riĉigis la kolekton. Ili estas videblaj en diversaj lokoj, sed ekde 1983 jam en tiu ĉi palaco.

Menciindas, ke ekstere sur la palaco estas videblaj fajencaj ornamaĵoj kun hungarecaj motivoj. Ili estis produktitaj en uzino de Vilmos Zsolnay.

Muzeo redakti

Interne la ĉefa vidindaĵo estas konstanta ekspozicio pri hungaraj pentraĵoj el la 20-a jarcento (László Mednyánszky, István Farkas, István Nagy (pentristo), Menyhért Tóth kaj aliaj). La historia parto prezentas restaĵojn de avaroj, kiuj vivis ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo. En la muzeo oni ofte aranĝas porokazajn ekspoziciojn.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti