Preĝejo Koro de Jesuo (Kecskemét)

La paroĥa preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Kecskemét, en periferia loĝkvartalo Hetényegyháza.

Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Kecskemét
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Kecskemét
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kecskemét
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kecskemét-Kalocsa
dekanujo Kecskemét
paroĥo loke ekde 1947
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu areo oni komencis konstante loĝi nur en la 20-a jarcento, pli frue ĉefe vitejoj etendiĝis ĉi tie. La kirko estis konstruita inter 1926 kaj 1930. Komence ĝi estis filio de Kecskemét, en 1947 la preĝejo ricevis la paroĥan statuson.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto, sed en la korto estas videbla ankaŭ monumento pri falintoj dum la mondomilitoj kaj ankaŭ la paroĥo mem. La fasado estas simetria, meze la turo iom reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La navo estas apogita per pilieroj, la absido estas rektangula. La tegmento estas sela.

Kermeso okazas je festo de Sankta Koro.

Fontoj redakti

 
La preĝejo kaj la paroĥo en Hetényegyháza