Urbodomo de Kecskemét

La Urbodomo de Kecskemét estas historia monumento en Kecskemét, laŭ la ĉefplaco.

Urbodomo de Kecskemét
municipa administrejo
Bazaj datoj
Konstrustilo Secesio vd
Arkitekto Ödön Lechner vd
Lando Hungario vd
Situo Kecskemét
Adreso Kossuth tér
Poŝtkodo 6000
Situo
Geografia situo 46° 54′ 24″ N, 19° 41′ 30″ O (mapo)46.90675833333319.691777777778Koordinatoj: 46° 54′ 24″ N, 19° 41′ 30″ O (mapo)
Urbodomo de Kecskemét (Hungario)
Urbodomo de Kecskemét (Hungario)
DEC
Urbodomo de Kecskemét
Urbodomo de Kecskemét
Situo de Urbodomo de Kecskemét
Map
Urbodomo de Kecskemét
Parto de Ödön Lechner’s independent pre-modern architecture vd
vdr
Aerfoto pri Urbodomo de Kecskemét

Historio redakti

La Urbodomo en Kecskemét estis klasikisma, malmoderna kaj malbela konstruaĵo en la 18-a jarcento. Pli nova, jam impona secesia urbodomo estis konstruita inter 1893 kaj 1897 fare de Ödön Lechner kaj Gyula Pártos. La urbodomo funkcias seninterrompe ekde la konstruo. En 1911 sismo okazis en la urbo, sed Lechner tujfaris la renovigojn. Inter 1897 kaj 1996 ankaŭ biblioteko funkciis en la domego.

Konstruaĵo redakti

Bildoj pri la urbodomo en Kecskemét
 
Enirejo de la urbodomo
 
Urbodomo de Kecskemét
 
Horloĝo super la enirejo
 
Koridoro en la urbodomo
 
Fresko en la urbodomo

La duetaĝa urbodomo situas sola inter 4 trotuaroj, ĝi formas brikoformon kaj interne kortoj troviĝas. La fasado estas simetria, la meza parto etendiĝas pli antaŭe, tie estas la ĉefenirejo post 3 arkoj. La meza fasado havas triangulon plej supre, flanke po 1 ornamturoj altiĝas. Inter la triangulo kaj la enirejaj arkoj situas horloĝo kaj sonorila ilaro pli malsupre en la balkono, kiu ofte muzikas melodion. La eksteraĵo ofte estas kovrita per ceramikaĵoj kun hungarecaj motivoj. Interne Bertalan Székely pentris la freskojn.

En la ĉefsalono krom la kunsidoj foje okazas turistaj vizitoj, krome edziĝfestoj.

Fontoj redakti